Startejo
La korpo de la homo
Malsanoj
    Infektaj akutaj
    Infektaj kronikaj
    Infanaj
    Koraj kaj arteriaj
    Vejnaj kaj limfaj
    Spiraj
    Alergio kaj astmo
    Nazaj
    Orelaj
    Faringaj kaj laringaj
    Digestaj
    Hepataj kaj galkanalaj
    Karencaj
    Metabolaj kaj endokrinaj
       Basedova malsano
       Diabeto
       Grasdikeco
       Magreco
       Miksedemo
       La ovario
       La testiko
    Urinaj
    Sangaj
    Nervaj
    Mensaj
    Hau'taj
    Viraj
    Virinaj
    Ostaj, artikaj, muskolaj, tendenaj
    Okulaj
    Malignaj
Terapioj
Famaj naturkuracistoj
Fakvortaro
Fakverkaro
Kongresoj
Au'toroj
Kontakto
Ligoj

Diabeto

estas kronika metabola malsano karakterizata per tro da urino, troa soifo, apetitego, urinado de glikozo, tro da glikozo en sango ktp.

Estas intima interrilato inter trograseco kaj diabeto. La trograseco tre ak-celas la manifestiĝon de latenta diabeto ĉe tiu, kiu havas antaŭdispozicion, kaj treege mallongigas la supervivadon de la diabetulo akcelante diversajn komplikaĵojn: angiaj lezoj kun perturboj de la koronaria, cerba kaj periferia sangocirkulado, kaj hipertensio (tro alta sangopremo). Ĉar du trionoj ĝis tri kvaronoj de la diabetuloj estas trograsuloj, la kuracado de la trograseco ĉe tro grasa diabetulo treege gravas.

Ĉe diabeto, la pankreato, la hepato ktp. perdis sian kapablon asimili la amelon kaj la sukerojn (karbonhidratoj). Oni devas do helpi tiujn organojn reakiri tiun kapablon, kaj ankaŭ oni devas plibonigi la ĝeneralan farton por ke la organismo pli bone toleru la karbonhidratojn kaj sukcesu ilin bruligi.

Kondiĉe, ke ne aperu acetonurio (acetono en urino), ne gravas se estas iom da glikozo en urino (ĝis 10-20 gramoj potage), kaj eĉ se la glikozo en la sango estas iom pli alta ol normale. Ĉiel pli indas atenti la ĝeneralan staton de la paciento ol la indikitaĵojn de la laboratorio.

La dieto ludas ĉi tie gravan rolon. Ĝi devas enhavi sufiĉajn karbonhidratojn por eviti troan bruladon de la propraj grasaj deponaĵoj kaj sekvan acidozon (acida saturado de la sango). La minimuma taga konsumado de grasoj devas esti almenaŭ 40-50 gramoj; tiu de albuminoj po 0,8 gramo por ĉiu kilogramo de pezo; kaj tiu de karbonhidratoj en sufiĉa kvanto por energidonaj bezonoj. Resume: manĝu nur la nepre necesan kvanton por vivi kaj labori.



supren

Severa dieto

Jen ekzemplo de severa dieto: tri fojojn ĉiutage manĝu krudajn salatojn kaj nuksojn (juglando, migdalo, avelo, kokoso ktp.) kun abunda oleo (aŭ kremo), sed sen salo. Tiel vi havigas al vi 25 gramojn da albumino, 270 gramojn da graso kaj 50 gramojn da karbonhidratoj; entute 2850 kaloriojn.



supren

Malpli severa dieto

Jen malpli severa dieto: ĉe maten- kaj vespermanĝo aldonu al la antaŭa unu tranĉaĵon da sekala aŭ integra tritika pano ŝmirita per malmulte da sensala butero; ĉe tagmanĝo aldonu 100 gramojn da terpomoj, aŭ 50 gra-mojn da terpomoj kaj 50 gramojn da integra rizo. En tiu dieto la kvanto da albuminoj restas la sama ol en la severa; la grasoj malpliiĝas (200 gramoj) kaj la karbonhidratoj duobliĝas (100 gramoj). Entute vi havigas al vi 2400 kaloriojn (450 malpli ol en la antaŭa).

Ĉe malpli gravaj kazoj aldonu ĉe tagmanĝo kuiritajn diversspecajn legomojn. Ĉiaokaze vi povas manĝi freŝajn maturajn fruktojn, eĉ iom dolĉajn, kies natura sukero (fruktozo) bone brulas en la histoj kaj ne pliigas la bezonon de insulino.

La kuraca efiko de la krudaj manĝaĵoj estas tre granda. Do, kiam necese, prokrastu la aldonon de kuiritaĵoj ĝis plia pliboniĝo de via sanstato. Tiam vi ankaŭ povos manĝi iom da laktaĵoj (jogurto, freŝa fromaĝo) kaj eĉ ovojn (ne pli ol 3 semajne, kaj ne kune kun fromaĝo).



supren

Ĝenerale, precipe ĉe gravaj kazoj, tre utilas fasti kelkajn tagojn (aŭ 1-2 ta-gojn semajne) por intensigi la kuracadon. Tiujn tagojn nur trinku sukon de fruktoj aŭ de freŝaj krudaj legomoj, akvon ktp. Kaj apliku ĉiuvespere kliste-ron de 1 litro da apenaŭ varmeta akvo.

Gravan rolon ludas ankaŭ en la kuracado la fizika aktiveco: marŝado, rajdado, naĝado, ĝardenlaboro aŭ io simila, teniso, gimnastiko ktp. Oni plii-gas iom post iom la daŭron kaj intensecon de la ekzercoj. Sun- kaj aerba-noj, hidroterapiaj aplikoj, sufiĉa dormado, spirita trankvileco ktp. menciitaj en la ĝenerala parto, estas gravaj aldonendaĵoj.

Kelkaj vegetaĵoj ekvivalentas la pankreatan hormonon (insulino), kiu reguligas la karbonhidratan metabolon, aŭ almenaŭ helpas ĝian agadon: Bauhinia candicans, guŝo de fazeoloj (precipe de la ruĝaj fazeoloj), folioj de juglandarbo ktp. Trinku ties tizanon malproksime de la manĝoj. Similan agadon havas la krudaj vegetaĵoj de la supre menciitaj manĝendaj salatoj.

Ne uzu sukeron kaj mielon. Ankaŭ ne uzu sakarinon kaj aliajn artefaritajn dolĉigilojn, kiuj tre malutilas la organismon.

Se malgraŭ ĉiuj supre indikitaj rimedoj, la fortoj kaj la laborkapablo de la paciento ne normaliĝas, farmacia insulino povas esti necesa. Sed oni devas ĝin uzi nur ĉe gravaj kazoj, laŭ dozoj kiom eble plej malgrandaj, kaj kun laŭeblaj interrompoj. Denaska kaj infana diabeto enkalkuliĝas al tiuj gravaj kazoj.

Farmacia insulino tute ne kapablas kuraci la diabeton. Ĝi nur artefarite forigas ties ĝenajn simptomojn koste de gravaj malutiloj al la organismo: ĝi lezas la angiojn kaj akcelas la aperon de arterisklerozo, alta sangopremo, retinito, ulceroj, gangreno, brustangoro kaj kora infarkto, nervaj malsanoj, intermita lamado ktp. Krome ĝi kelkfoje tro malaltigas la kvanton de glikozo en la sango kaj tio povas estigi cerbajn lezojn kun paralizo (kompleta aŭ ne), epilepsiformaj krizoj, perturboj de la personeco, psikozo ktp.Kompreneble paciento jam kutimiĝinta al insulino ne rajtas ĝin subite forlasi; sed, sub kompetenta gvidado, li devas malrapide kaj iom post iom malpliigi ties dozon laŭmezure kiel efikas la naturaj rimedoj.



supren

© 2005-2007 MZ-Verlag