La magreco aŭ malgraseco karakterizas kelkfoje sanajn personojn, kiuj pro heredaj kaŭzoj aŭ troa laboro, nesufiĉa ripozo aŭ nesufiĉaj nutraĵoj ktp. ne povas akumuli kaj deponi sufiĉajn grasojn en siaj histoj.
En aliaj okazoj ĝi estas kaŭzata de diversaj malsanoj: tuberkulozo kaj aliaj febraj aŭ infektaj malsanoj, intestparazitoj, nervaj aŭ psikaj perturboj, malbona funkciado de la endokrinaj glandoj aŭ de la digestaj organoj ktp.
Kompreneble la kuracado devas unue celi la kaŭzon, kiu estigis la magre-con. Kiam tiu kaŭzo malaperas, malaperas ankaŭ la magreco, kiu estas ĝia sekvaĵo. Natura magreco pro heredaj faktoroj tute ne bezonas kuracadon. Magrulo, kiu supersate manĝas por grasiĝi, grave eraras. El trosatiĝo nur plia magreco povas rezulti pro stomakembaraso kaj misdigesto.
|