La grasdikeco (trograseco) estas vera malsano, kiu atakas la civilizitan homon pro ties neracia nutrado kaj sidema vivo.
Oni scias ek de la antikvaj tempoj, ke la trograsuloj riskas subitan morton multe pli ofte ol la malgrasuloj. Tio okazas, ĉar la trograseco antaŭemigas al arterisklerozo, alta sangopremo kaj kora nesufiĉeco. Krome ĝi kontribuas al apero de rena litiazo (ŝtonoj), kronika renito, diabeto, hepata cirozo kaj aliaj hepat- kaj galvezikmalsanoj, varikoj, hernioj, haŭtmalsanoj, artrito (aparte de la kokso kaj genuo), pulma emfizemo, dispneo (malfacila spirado), platpiedo ktp. Oftaj komplikaĵoj prezentiĝas ankaŭ ĉe trograsuloj okaze de operacioj, infektaj malsanoj, gravediĝo kaj akuŝo. Pro sia malfacil- kaj mallertmoveco ili forte tributas kiel akcidentsuferantoj.
Ĝenerale la trograsuloj manĝas troe kaj tre ofte kiel respondo al psikaj kaŭzoj: nekontentiga vivo, angoro, timo ktp.; sed nur malofte ili konscias pri tio. La laboro de la psikoterapiisto konsistas ĝuste en elradikigi tiujn fak-torojn, kiuj kuŝas profunde en la subkonscio de la individuo.
Panon kaj farunaĵojn manĝu kiom eble malplej. Unu fojon semajne prenu vaporbanon (saŭno) al via tuta korpo dum 20-30 minutoj, escepte se ĝi estas kontraŭindikita (kor- kaj arterimalsanoj ktp.). Masaĝoj fare de kompetenta masaĝisto kompletigas la kuracplanon kune kun la aliaj indikoj de la ĝenerala parto. Sed por redukti vian pezon neniam uzu drogojn, kiuj tutcerte endanĝerigos vian sanon.
|