Homo, kiu observas la principojn de racia nutrado, ricevas ĉiujn elementojn de li bezonatajn por subteni la fortojn kaj bonfarte daŭrigi la vivon.
Se ial li ne ricevas tiujn elementojn dum certa periodo, aperas kelkaj simptomoj ofte nerimarkeblaj je la komenco, sed kiuj intensiĝas en la daŭro de la tempo.
Oni povas aserti, ke, almenaŭ certagrade, la karencaj malsanoj estas tre disvastigitaj en la tuta mondo.
La severaj, gravaj kazoj estas hodiaŭ videblaj sole nur en tre malriĉaj landoj kaj en speciale malfavoraj cirkonstancoj (militoj, koncentrejoj ktp.). Sed la negravaj, duonkaŝitaj aŭ neevidentaj formoj tre abundas eĉ en la plej riĉaj landoj, precipe pro nesciado, ignorado aŭ neglektado.
Konsekvence sennombraj estas la homoj, kiuj suferas mankon de fortoj, apation, okulajn (malakran vidkapablon, juko- kaj brulsenton, lumtimon ktp.), digestajn kaj nervajn perturbojn, tre oftajn malvarmumojn kaj aliajn infektajn malsanojn, malpliiĝon de la laborkapablo, vundojn malfacile resanigeblajn ktp., kies veran kaŭzon eĉ la kuracisto mem ofte ne sukcesas determini.
Indas do atente ekzameni ĉiujn detalojn de la nutromaniero de la paciento por eltrovi tiujn mankojn, sen kies plenigo restos vana ĉiu kuracado.
|