La mineralaj saloj estas nepre necesaj nutroelementoj por la kreskado, konservado kaj riparado de la organismo. lli abundas en la vegetaĵoj (aparte en freŝaj fruktoj kaj legomoj, cerealoj, maraj algoj ktp.), lakto kaj ĝiaj derivaĵoj, ovoj kaj en la trinkebla akvo.
llia manko estigas diversajn perturbojn kaj malsanojn: tuberkulozo, anemio, rakitismo, dentaj karioj, ostaj moliĝo kaj misformo ktp.
La mineralaj saloj devas esti naturaj, t. e. entenataj en la nutraĵoj, ĉar nur tiajn la organismo povas asimili. La tiel nomataj mineralaj saloj entenataj en la farmaciaĵoj, same kiel tiuj aldonitaj de la industrio al kelkaj nutraĵoj, akvo ktp., kvazaŭ "pliriĉigiloj", ne estas asimileblaj, kaj tial la organismo tuj eliminas ilin, suferante ties malutilan efikon.
Pro la grandega riĉeco de la maro je mineralaj saloj, ni speciale rekomen-das la manĝeblajn speciojn de la maraj algoj kaj la marakvon mem: 2 kuleretplenojn ĉiutage (ĉerpu en pura loko, kie ne estas kloakoj, banantoj ktp. ).
La oligoelementoj ĉefe bezonataj, kvankam laŭ infinitezima kvanto, estas: kalcio, fero, fosforo, kupro, jodo, natrio, kadmio, zinko, magnezio, mangano, molibdeno, kobalto, kalio ktp.
|