Startejo
La korpo de la homo
Malsanoj
    Infektaj akutaj
    Infektaj kronikaj
    Infanaj
    Koraj kaj arteriaj
    Vejnaj kaj limfaj
    Spiraj
    Alergio kaj astmo
    Nazaj
    Orelaj
    Faringaj kaj laringaj
    Digestaj
    Hepataj kaj galkanalaj
    Karencaj
       Avitaminozoj
       Esencaj aminoacidoj
       Mineralaj saloj (oligoelementoj)
    Metabolaj kaj endokrinaj
    Urinaj
    Sangaj
    Nervaj
    Mensaj
    Hau'taj
    Viraj
    Virinaj
    Ostaj, artikaj, muskolaj, tendenaj
    Okulaj
    Malignaj
Terapioj
Famaj naturkuracistoj
Fakvortaro
Fakverkaro
Kongresoj
Au'toroj
Kontakto
Ligoj

Esencaj aminoacidoj

La aminoacidoj estas la fina produkto de la malkombino de la proteinoj en la digesta aparato. Kelkaj el ili nomiĝas esencaj, ĉar ili nepre devas ekzisti en la proteinoj de la enstomakigitaj nutraĵoj por ke la kreskado, konservado kaj riparado de la organismo normale efektiviĝu; nome: triptofano, lisino, leŭcino, izoleŭcino, fenilalanino, metionino, treonino, arginino, histidi-no kaj valino. La aliajn, neesencajn, la organismo mem formas el la kutimaj nutraĵoj.

La vegetaĵoj, precipe cerealoj, legumenacoj (pizo, fabo, fazeolo, lento, sojfabo ktp. ), terpomo kaj nuksoj enhavas esencajn aminoacidojn. Tamen konvenas kompletigi la dieton per modera konsumado de lakto kaj ĝiaj derivaĵoj kaj ovoj.

En kelkaj landoj kun tre malfacilaj ekonomiaj kondiĉoj abundas la kazoj, aparte ĉe infanoj, de gravaj malsanoj pro nesufiĉeco aŭ manko de aminoacidoj en la organismo. Ĉar lakto kaj ovoj ofte ne estas haveblaj tie, oni sukcese anstataŭigas ilin per miksaĵo el faruno de arakido, de kikero aŭ sojfabo, de nigra fazeolo kaj de sezamo, de kotonsemo, feĉo kaj agropiro "kikuyu".



supren

© 2005-2007 MZ-Verlag