Afekcio pro manko de vitaminoj povas aperi pro nenia aŭ nesufiĉa enstomakigo de nutraĵoj enhavantaj ilin (ekzemple pro nesciado aŭ ignorado, mizero, senapetiteco, psikoneŭrozoj ktp.; aŭ dum longaj ekspedicioj aŭ vojaĝoj tra regionoj, kiuj malhavas ilin); pro pligrandiĝo de la bezono de vitaminoj (trofunkciado de la tiroido, intensa fizika aktiveco, rapida kreskado, gravedeco kaj mamnutrado, infektaj malsanoj, konvalesko ktp.); pro pligrandiĝo de la perdo aŭ nesufiĉa, difekta sorbado de vitaminoj (vomado, kronika laksado, intesta obstrukco, kancero de la digesta aparato, senklorhidreco, ulcera kojlito, intesta tuberkulozo, tro abunda urinekskrecio, ŝvitado, eksudado ktp.); pro metabolaj perturboj (ĉeso de funkciado de la tiroida glando, hepataj malsanoj ktp.) ktp.
La vitaminoj troviĝas precipe en la freŝaj, nekuiritaj nutraĵoj (fruktoj kaj legomoj), integraj (nepoluritaj) cerealoj, integraj farunoj, lakto, ovoj, fromaĝo, mielo ktp.
Ĉar longa kuirado detruas preskaŭ tute la vitaminojn, la dieto devas konsisti prefere el nekuiritaĵoj.
La natria dikarbonato kaj aliaj similaj substancoj uzataj por moligi cerealojn aŭ por eviti, ke la legomoj perdu sian verdan koloron dum la kuirado, detruas la vitaminojn.
Legomojn oni devas kuiri ne tro longe; kaj la akvon, en kiu ili kuiriĝis, oni ne forĵetu, ĉar ĝi entenas multajn akvosolveblajn vitaminojn kaj mineralajn salojn.
|