(askorbata acido) abundas en citrusaj fruktoj (bergamoto, citrono, grapfrukto, limeto, limono, mandarino, oranĝo, pampelmuso), tomato, terpomo, kreso, cikorio, blito, spinaco ktp. Malpli abunda ĝi estas en lakto, pomo, piro, pruno, melono, ĉerizo, avokado ktp.
Oni profitas la maksimumon da vitamino C manĝante la frukton mem (ne nur trinkante ties sukon), ĉar ĝi pli abundas sub la ŝelo kaj en la pulpo. Samcele kuiru en fermita poto aŭ prefere en premmarmito la bliton kaj terpomon; ĉilastan enŝele kaj ne tranĉitan.
Manko de vitamino C kaŭzas skorbuton, malsano karakterizita per muskola malfortiĝo, sangado de la gingivoj, hemoragioj de I' haŭto ktp.
|