|
|
 |
 |
 |
 |
Gals'tonetoj
|
|
|
La ĥirurgiaj operacioj estas plej ofte eviteblaj, se oni ekzakte sekvas niajn instrukciojn, eĉ ĉe gala litiazo (ŝtonetoj) kaj ekskludita gala veziko. Tiuj, kiuj pro manko de voloforto aŭ persistemo preferas sin submeti al operacio devas scii, ke eĉ se ĉi tiu sukcesas, ili poste devos ĉiam observi dieton pli aŭ malpli severan. Alie ili plu suferos. Estas preferinde do subiĝi al dieto.
Okazas kelkfoje ĉe gala litiazo, ke ŝtoneto liberiĝas kaj defalas. Ĝia paso tra la galaj kanaloj kaŭzas fortan spasman doloron (galvezika koliko), kiu ĉesas nur kiam ĝi enfalas en la duodenon. En tiu kazo vi faru la jenon:
Plenigu grandan kuvon per akvo kiel eble plej varma kaj enakviĝu tiel, ke vi restu duonkuŝita kun la pelvo, la ventro kaj parto de la dorso kovritaj per akvo. La brakojn kaj la krurojn ne enakvigu. Aldonu de temp' al tempo akvon pli varman por ke la temperaturo de la bano restu la sama. Ĝia daŭro varias inter 10 kaj 15 minutoj kaj oni povas ĝin ripeti la saman tagon, se necese.
Se ne eblas prepari tiun banon, apliku fomentaĵon kiel eble plej varman sur la doloran korpoparton kaj kovru ĝin per seka flanelo por konservi la varmon; aŭ apliku sur la fomentaĵon kaŭĉukan ujon kun varma akvo. Renovigu ĝin laŭbezone.
Krome, por sendoloriĝi, trinku tizanon aŭ dekokton de papavo aŭ papaveto.
|
supren
|
|
 |