|
|
 |
 |
 |
 |
Kronikaj malsanoj
|
|
|
Kiam oni malsukcesas kuraci la akutan malsanon (ĉu pro ĝia graveco, ĉu pro malbona korpa kondiĉaro aŭ pli ofte pro erara kuracado), ĝi pasas al kronika stato. Tiam oni parolas pri kronikaj malsanoj de la hepato kaj de la galaj kanaloj: kronika hepatito, hepata cirozo, hepata nesufiĉeco, kronika inflamo de la galveziko, gala litiazo (ĉeesto de ŝtonetoj), ekskludita galveziko ktp.
Se vi suferas de unu el tiuj afekcioj, ĉesu manĝi viandaĵojn, fiŝaĵojn, konservaĵojn, fritaĵojn, alkoholaĵojn, sukeraĵojn, spicojn, ĉokoladon, kakaon, kafon, teon, vinagron, laktaĵojn kaj ovaĵojn.
Manĝu ĉiuspecajn maturajn fruktojn, krudajn salatojn, boligitajn legomojn, cerealojn (prefere integrajn), vegetalajn supojn. Sekaj legomoj ne estas rekomendindaj: lento, pizo, kikero, fazeolo, fabo.
Malproksime de la manĝoj trinku akvon aŭ sukon de fruktoj aŭ maltkafon (ĝerminta hordeo) dolĉigitan per iom da mielo aŭ prefere tizanojn de la jam menciitaj kuracaj herboj.
Nur post malapero de la pli ĝenaj simptomoj, vi povas aldoni al viaj manĝaĵoj iom da oleo kaj pinĉoprenon da salo; ankaŭ iom da nefreŝa sekala pano (freŝa pano ne estas rekomendinda). Lakton kaj ovojn aldonu nur post resaniĝo.
Ĉiumatene tuj post ellitiĝo faru la jenon: plenigu grandan kuvon per 20-30 litroj da malvarma akvo kaj metu sur ĝin tabulon; senvestigu la malsupran parton de via korpo kaj sidiĝu sur la tabulo (tio signifas super la akvo; ne en la akvo); prenu tukon aŭ spongon, trempu ĝin en la akvon de la kuvo kaj frotu milde la malsupran parton de la ventro de la umbiliko ĝis la generaj organoj (ne tuŝante tiujn ĉi) kaj de unu ventra flanko ĝis la alia, kruce. Trempu denove la tukon en akvon kaj ripetu la saman frotadon kaj tiel sin-sekve kaj seninterrompe dum 8-10 minutoj. Rimarku, ke oni nur devas frotadi la malsupran parton de la ventro kaj tiu frotado ne devas esti energia. Se vi ne volas malsekigi vian manon dum la frotado (ekzemple se vi suferas reŭmatismon en la manoj), ligu tiun tukon aŭ spongon al pinto de vergeto aŭ stangeto.
Se vi estas malforta, faru tiun frotadon dum nur 4-5 minutoj kaj vi eĉ povas ĉe la komenco uzi akvon ne tute malvarman. Post kelka tempo vi kutimiĝos uzi ĝin malvarma; kaj tia ĝi estas pli bonefika.
Se vi ne havas taŭgan kuvon, uzu bideon; sed renovigu kontinue la akvon dum la frotado.
Se vi ne povas ĝin fari frumatene ĉe ellitiĝo, kio estas la plej konsilinda momento, faru ĝin 3 horojn post iu ajn manĝo; neniam tuj post manĝo. Ne manĝu tuj post tiu frotado, se vi sentas malvarmon; prefere reenlitiĝu momenton, marŝu iom aŭ faru kelkajn gimnastikajn ekzercojn.
Faru tiujn frotadojn seninterrompe dum 25-30 tagoj; ripozu 1 semajnon kaj ripetu la frotadojn dum aliaj 25-30 tagoj. Virinoj dum menstruo devas ĉesigi ilin.
Tiu frotado de la malsupra parto de la ventro kun malvarma akvo reflekse pliaktivigas diversajn funkciojn: la hepato sekrecias pli da galo, la renoj eligas pli da urino, la intestoj kaj la sanga cirkulado plivigliĝas kaj la nervaro plifortiĝas. Tial ĝi tre utilas ne nur ĉe hepataj malsanoj, sed ankaŭ ĉe multaj aliaj.
Post resaniĝo daŭre observu vegetaran dieton kaj faru ĉiutage promenadon piede 2-3-kilometran.
|
|

Hepatito

|
supren
|
|
 |