Inflamo de la hepato (hepatito), inflamo de la galveziko (kolecistito) ktp., kiuj manifestiĝas pere de febro, loka doloro, senapetiteco, iktero (flaviĝo de la haŭto kaj de la okula konjunktivo), ĝenerala deprimeco, naŭzo, vomado.
En tiuj kazoj vi faru jenon:
Enlitiĝu kaj ripozu dum la tuta daŭro de la malsano. Aerumu tage kaj nokte vian dormoĉambron. Manĝu nenion solidan dum la unuaj tagoj. Se vi soifas, trinku laŭvole akvon kun citronsuko aŭ sen ĝi, sukon de freŝaj fruktoj kaj legomoj, tizanojn de galproduktigaj herboj: boldo, cikorio, artiŝoko (ne ĝia manĝebla parto, sed la amara folio, kiu kreskas sur la tigo) ktp. Ĉar kuracaj herboj varias laŭ la landoj, informiĝu pri la ekzistantaj en via lando. Trinku nek lakton nek akvon en kiu oni kuiris viandon; sed, se vi deziras, trinku buljonon el boligitaj legomoj, sen salo kaj oleo.
Ĉiutage, matene kaj vespere, apliku klisteron de unu litro da malvarma aŭ apenaŭ varmeta akvo.
Dum la tuta tago apliku malvarman kompreson sur la ventron kaj la hepa-tan regionon kaj ŝanĝu ĝin ĉiujn 10-15 minutojn. Nokte, apliku la saman kompreson, sed ne ŝanĝu ĝin ĝis la sekvanta mateno. Jen la procedo: trempu tukon en malvarman akvon, premtordu ĝin, faldu ĝin plurfoje kaj apliku ĝin; kovru ĝin per seka tuko kaj vindu la tuton.
Kiam ne plu estas febro, se vi havas apetiton, manĝu maturajn krudajn fruktojn. Maksimuma kvanto: 2,5-3 kilogramojn en 24 horoj disdividitajn en 4 aŭ 5 manĝoj; ekzemple je la 8a, la 12a, la 16a kaj la 20a horoj (aŭ pli ofte, laŭvole).
Post kelkaj tagoj kaj laŭmezure kiel vi sentas vin pli bone, vi povas manĝi krudajn salatojn spicitajn nur per citronsuko, sen oleo, salo kaj vinagro. Vi povas manĝi ankaŭ boligitajn legomojn. Sed manĝu tre modere.
Tiam maloftigu la aplikojn de malvarmaj kompresoj kaj atendu almenaŭ 2,5-3 horojn post ĉiu manĝo por ilin apliki. Kaj apliku nur 1 klisteron ĉiutage.
La enlitiĝo devas daŭri ĝis la tuta malapero de ĉiuj simptomoj; precipe se temas pri akuta hepatito.
|