|
|
 |
 |
 |
 |
Ameboj
|
|
|
(Entamoeba histolytica) estas mikroskopaj parazitoj, kiuj kaŭzas sangomiksitan lakson, anemion, kojlajn ulcerojn, hepatajn abscesojn ktp.
La preventaj rimedoj kaj la diete indikitaj por la aliaj parazitoj estas aplikeblaj ankaŭ ĉi tie. Krome vi faru jenon:
Ĉiunokte, unu horon post vespermanĝo, apliku klisteron de 1 litro da apenaŭ varmeta akvo pere de klisterilo kaj komuna kanulo, kaj feku. Post tiu intesta purigado, apliku pere de klisterpilko kaj intesta sondilo 20-25 centimetra profundan klisteron el unu kulerpleno da pura argilo (antaŭe sunumita dum 1-2 horoj) bone miksita kun glaso da apenaŭ varmeta akvo. Metu kusenon sub viaj koksoj, kaj retenu tiun kuracan klisteron dum 15 minutoj en ĉiu el la sekvantaj pozicioj: sur la dekstra flanko, sur la dorso, sur la maldekstra flanko kaj sur la ventro; sume unu horon. Poste deprenu la kusenon de sub viaj koksoj, kaj kuŝiĝu en via normala pozicio por dormi, retenante la kuracan klisteron ĝis la sekvanta mateno, se eble. Faru tion dum 20 sinsekvaj noktoj; poste ĉesu. Por plifirmigi la kuracadon enstomakigu ĉiumatene, ankoraŭ nemanĝinte, 1 aŭ 2 kafkulerplenojn da pura argilo (antaŭe sunumita) bone miksita kun duonglaso da malvarma akvo. Prefere preparu tiun miksaĵon antaŭtage nokte, kaj la morgaŭon matene remiksu ĝin kaj trinku. Infanoj prenu duonan dozon. Ne timu uzi argilon por via kuracado. Ĝi estas tre efikoplena kaj tute sendanĝera, eĉ en interna uzado. Zorgu nur, ke la argilo estu tre pura, sen sablo kaj ŝtonetoj, prefere elfosita el la profundo (almenaŭ duonmetra) de la minejo.
Se post unumonata interrompo de la supre menciita 20-taga kuracado ankoraŭ persistas la ameboj (analizo de la fekaĵoj en laboratorio estas necesa), ripetu la saman kuracadon dum aliaj 20 tagoj.
Ekzistas aliaj intestaj parazitoj de ni ne menciitaj, kiujn oni povas kuraci same kiel la de ni menciitajn. La supre indikita kuracado per argilo kontraŭ ameboj estas sukcese aplikebla ankaŭ al ĉiuj aliaj intestaj parazitoj.
|
supren
|
Ankilostomoj
|
|
 |