(Ankylostomum duodenale, Necator americanus) similas al 0,5-2 centimetraj, flavetaj fadenetoj, kies larvoj troviĝantaj sur la tero penetras tra la haŭto, plej ofte de la plandoj de la nudpieduloj, eniras en la lim-fan kaj sangan cirkuladon, alvenas al la pulmoj, bronkoj, laringo, stomako kaj finfine al la maldika intesto, kie ili fiksiĝas kaj maturiĝas. Tiuj parazitoj kaŭzas gravan anemion, lakson kaj aliajn digestajn perturbojn, palecon, malfortecon, apation, malfacilan spiradon ktp. Ĉe infanoj oni ofte rimarkas nervozecon, sendormecon, abdomenan ŝvelon, intestajn gasojn, koran dilatiĝon kaj edemon de la manoj kaj piedoj; ili kreskas malrapide kaj disvolviĝas nesufiĉe.
En regiono infektita de ankilostomoj nepre ne marŝu nudpiede. La necesejon zorge malinfektu per kalkosolvaĵo aŭ iu alia desinfektaĵo. La banejo kaj ties diversaj iloj, la vestoj ktp. devas esti skrupule puraj. Uzu nur trinkeblan akvon portrinki kaj irigacii. Fruktojn, legomojn, salatojn ktp. tre zorge lave purigu. La loĝantaron oni devas instrui pri la meĥanismo de kon-taĝo kaj la nepre necesaj antaŭzorgoj; krome oni devas ĝin ekzameni por individuigi la parazitportantojn kaj submeti ilin tuj al kuracado.
Observu la samajn dieton kaj kuracadon supre indikitajn por askaridoj. La anemion kuracu perabundaj krudaj fruktoj kaj salatoj kaj tiesĵus elpremitaj sukoj (speciale sukoj de krudaj karotoj kaj spinaco), kruda ĝermo de tritiko, maraj algoj, sekigita bierfermentilo, nuksoj, la ŝelo subtile pistita de ovoj ktp. Prenu sunbanojn. Rekomencu vian laboron nur post resaniĝo.
|