|
|
 |
 |
 |
 |
Oksiuroj
|
|
|
(Oxyuris vermiculahs) videbliĝas en la fekaĵoj kiel moviĝemaj, maldikaj, blankaj kaj mallongaj fadenetoj. Same kiel la askaridoj, ili atakas precipe la infanojn. Sed dum ĉi tiuj loĝas en la maldika intesto, la oksiuroj ennestiĝas en ambaŭ ekstremaĵoj de la dika intesto: la cekumo kaj la rektumo. Dumnokte la femaloj migras eksteren por ovodemeti, kaj tiu migrado okazigas intensan jukadon ĉirkaŭ la anuso. La infano tiam sin gratas, kaj tiel ĝi prenas sub la ungoj la parazitojn kaj ties ovojn, kiujn ĝi poste portas al la buŝo, reinfektiĝante senĉese. Tiu jukado kaj gratado povas kaŭzi dermatozojn, ekskoriaciojn, neŭrozon, nervozecon, sendormecon kaj eĉ per-turbojn en la seksa sfero (onanismo), precipe ĉe infanoj. La oksiuroj povas invadi la vulvon kaj vaginon ĉe infaninoj, kaj la prepucion ĉe infanoj, kaŭ-zante inflamojn. lli ankaŭ povas invadi la apendicon kaj estigi apendiciton.
Dum la kuracado, kiu daŭras 14 tagojn, la infano devas surmeti bankalsonon kaj gantojn dum la dormohoroj por eviti reinfektiĝon. Li devas sin bani ĉiutage kaj krome lavi sian anusan regionon ĉe enlitiĝo kaj ĉe ellitiĝo por elimini la parazitovojn. Li devas zorge lavi al si la manojn post fekado, kaj liaj ungoj devas esti mallongaj kaj puraj. Liaj subvestoj devas esti ĉiutage boligataj. Ĉiunokte ŝmiru la ĉirkaŭanusan haŭton per iom da petrolo por malebligi la ovodemetadon. Observu la saman supre indikitan dieton por askaridoj (manĝu abunde krudajn karotojn ktp.), kaj laksigu vin 2-3 fojojn semajne, nokte ĉe enlitiĝo, per laksiga infuzaĵo aŭ ricinoleo. Ĉar la oksiuroj loĝas precipe en la rektumo, la klistero ne devas esti tiel profunda kiel por askaridoj; uzu do komunan kanulon anstataŭ sondilo. Ĉiunokte apliku klisteron el 400-600 gramoj da sapa akvo aŭ da dekokto de cepo kaj ajlo aŭ da ĵus elpremita suko de krudaj karotoj miksita kun iom da akvo; aŭ 3 kulerplenojn da oficina oksigenakvo miksita kun 400-600 gramoj da akvo (alternigu tiujn likvaĵojn).
La sekiĝintaj parazitovoj povas dissemiĝi sur la tapiŝoj, kurtenoj, litaĵoj ktp. iĝante fonto de plua infektado. Por ilin malinfekti, uzu do elektran polvosuĉilon, kaj poste elmetu ilin al la sunaj radioj dum 2 horoj. Subvestojn, tualet- kaj littukojn boligu.
Eĉ kiam oni konstatas oksiurojn ĉe nur unu persono, oni devas konsideri la tutan familion kiel infektitan, kaj ĝin kuraci laŭ la supraj indikoj por certigi kompletan sukceson. Kompreneble la flegist(in)o, kiu flegas infektitan personon, devas skrupule kaj ofte lave purigi al si manojn kaj ungojn.
|
supren
|
Intestaj parazitoj / Askaridoj
|
|
 |