(Ascaris lumbricoides), kiuj similas al lumbrikoj aŭ tervermoj, povas estigi senapetitecon (aŭ male, apetitegon), malbonan nutradon, ventran doloron, lakson, urtikarion, intestan gason, palpitacion, sendormecon, epilepsion; kelkfoje ankaŭ bronkiton, obstrukcon de la intesto aŭ de la koledoko, anemion ktp. Jen la kuracado: Se ekzistas mallakso, kuracu ĝin unue. Manĝu abunde krudajn fruktojn kaj salatojn, speciale krudajn karotojn. Spinaco, kukumo kaj saŭrkraŭto ankaŭ estas vermoforigaj. Evitu albuminojn en viaj manĝaĵoj dum la kuracado. Ĝi daŭras komence 14 tagojn kaj baziĝas sur karotoj kaj ajlo. Frumatene, antaŭ matenmanĝo, manĝu ĉiutage 2-3 krudajn karotojn. Ĉiunokte, antaŭ enlitiĝo, apliku pere de intesta sondilo profundan klisteron el ĵus elpremita suko de krudaj karotoj; oni povas ĝin miksi kun iom da apenaŭ varmeta akvo aŭ prefere da dekokto de 3-4 bulberoj de ajlo ĝis atingi la tutan kvanton da enŝprucigota likvaĵo (250 ĝis 750 gramoj, laŭ la aĝo de la paciento). Du aŭ tri fojojn semajne, ĉe enli-tiĝo nokte, laksigu vin per iu laksiga infuzaĵo. Post 14 tagoj finu la kuracadon kaj observu la fekaĵojn dum kelka tempo. Se vi konstatas, ke ankoraŭ ekzistas askaridoj (analizo en laboratorio povas esti necesa), ripetu la supre indikitan kuracadon. La parazitportanto devas sin bani ĉiutage kaj ties subvestojn oni devas ĉiutage lavi aŭ prefere boligi por eviti reinfektiĝon.
|