Startejo
La korpo de la homo
Malsanoj
    Infektaj akutaj
    Infektaj kronikaj
    Infanaj
    Koraj kaj arteriaj
    Vejnaj kaj limfaj
    Spiraj
    Alergio kaj astmo
    Nazaj
    Orelaj
    Faringaj kaj laringaj
    Digestaj
       Bus'o
       Ezofago
       Stomako kaj intesto
       Rektumo kaj anuso
       Intestaj parazitoj
    Hepataj kaj galkanalaj
    Karencaj
    Metabolaj kaj endokrinaj
    Urinaj
    Sangaj
    Nervaj
    Mensaj
    Hau'taj
    Viraj
    Virinaj
    Ostaj, artikaj, muskolaj, tendenaj
    Okulaj
    Malignaj
Terapioj
Famaj naturkuracistoj
Fakvortaro
Fakverkaro
Kongresoj
Au'toroj
Kontakto
Ligoj

Tenioj

(Tenia saginata, Tenia solium ktp.) estas longa rubandoforma vermo el kiu ekzistas pluraj specioj. Ĝi estigas epigastran doloron, apetite-gon, malfortecon, digestajn perturbojn (lakso ktp.), malgrasiĝon, sendormecon ktp.; ĝi ankaŭ povas kaŭzi, precipe ĉe infanoj, konvulsiojn kaj epi-lepsion. Jen kio estas farenda: observu vegetaran dieton. Manĝu abunde krudajn fruktojn, legomojn kaj salatojn, speciale krudajn cepon, ajlon, karoton, celerion, rafanon kaj nuksojn.



supren

Kuracado per semoj de kukurbo au' melopepo

Antaŭ enlitiĝo trinku tason da laksiga infuzo el kasifoliaj folikloj aŭ 1-2 ku-lerplenojn da ricinoleo. La sekvantan matenon, ankoraŭ ne manĝinte, manĝu 4 kulerplenojn da semoj de kukurbo aŭ de melopepo solaj aŭ mik-sitaj kun samkvanto da beroj de vakcinio aŭ de mirtelo. Ne dolĉigu, sed bone maĉu tion. Se temas pri infano, manĝu nur 2-3 kulerplenojn da tiuj semoj pistitaj kaj miksitaj kun iom da mielo; kaj la laksigilon prenu en pro-porcie malplia kvanto. Unu horon post tiu manĝo, enstomakigu la saman antaŭtagan laksigilon. La tenio tiam estas elpelita iom post iom. La pecon de tenio, kiu pendas ekster la anuso, ne ŝiru. Volvu ĝin ĉirkaŭ krajono aŭ vergeto, kaj malrapide elirigu ĝin. Aŭ sidiĝu sur urinujo plena de bolanta akvo, kies vaporo okazigas la kompletan eliminadon de la tenio. Konstatu pere de lupeo ĉu ties kapo ankaŭ estas elpelata, ĉar kontraŭe nova tenio formiĝos poste.



supren

Kuracado per karotoj

Tiu ĉi metodo, tre rekomendinda cetere, konsistas el jeno: Antaŭ enlitiĝo laksigu vin kiel supre indikite. Poste dum 2-3 tagoj observu dieton el nur krudaj karotoj en kvanto laŭ via plaĉo; kaj ĉiunokte dum la daŭro de la kuracado laksigu vin ree. Se tiu ekskluziva diete el krudaj karotoj estas al vi tro teda aŭ peniga, aldonu iom da rostita aŭ nefreŝa sekala aŭ tritika integra pano.



supren

Kuracado per aliaj rimedoj

50 gramojn da pulvorigita rizomo de virfiliko (latine: Polystichum filix mas) boligu en duonlitro da akvo ĝis ĉi tiu reduktiĝos al kvaronlitro. Trinku tion frumatene, ankoraŭ ne manĝinte; kaj 2 horojn poste laksigu vin per natria aŭ magnezia sulfato aŭ per kasifoliaj folikloj (ne per ricinoleo en tiu kazo): Ripetu tiun procedon post unu semajno.

Oni ankaŭ povas enstomakigi 8 ĝis 10 gramojn da tiu pulvorigita rizomo de virfiliko miksita kun 150-200 gramoj da malvarma akvo (oni tute ne ĝin boligas en tiu kazo) frumatene, ankoraŭ ne manĝinte; kaj post 2 horoj oni sin laksigas kiel supre indikite. Estas rekomendinde feki en fekujo plena de varma aŭ varmeta akvo por ke la tenio ne rompiĝu pro sia propra pezo.

La ŝelo de la radiko kaj de la branĉoj de granatarbo ankaŭ estas efika tenioforpela rimedo. Muelu aŭ pecetigu 60 gramojn da tiu freŝa ŝelo, boligu ĝin en 750 gramoj da akvo ĝis ĝi reduktiĝos al duonlitro, filtru ĝin, kaj trinku tion en 2-3 fojoj kun duonhora intervalo; post 2 horoj, laksigu vin per 30 gramoj da ricinoleo.



supren

Askaridoj

© 2005-2007 MZ-Verlag