estas malofta afekcio rimarkata precipe ĉe infanoj kaj maljunuloj, same kiel ĉe virinoj plurfoje gravediĝintaj. Kontribuas al ĝia estigo la streĉoj faritaj de mallaksuloj dum fekado.
Je la komenco la prolapso estas nedaŭra kaj malaperas spontanee post fekado. Poste ĝi iĝas konstanta, kaj tiam diversaj komplikaĵoj povas aperi: ulceriĝo, infekto, flebito, stringiĝo kaj eĉ gangreno de la stringita parto.
Jen kio estas farenda ĉe rektuma prolapso: observu vegetaran dieton. Kuracu la mallakson. Esploru la ekzistadon de intestaj parazitoj kaj kuracu ilin. Plibonigu la ĝeneralan farton pere de sunbanoj, frotadoj al la tuta korpo per tuko trempita en malvarman salitan akvon ktp. Ĉe infanoj remetu la prolapson post ĉiu fekado premante milde per la fingro aŭ per tuko aŭ vato trempita en olivoleon; oni plifaciligas tiun remeton per antaŭa sidbano en varma akvo. Kelkfoje sufiĉas premi iom energie ambaŭ femurojn de la infano por malaperigi la prolapson. Ĉe plenkreskuloj, kiam la prolapso estas jam malnova, la remeto estas kelkfoje malfacila. En tiu kazo prenu unue sidbanon en malvarma aŭ apenaŭ varmeta akvo; aŭ apliku sur la prolapson alternajn kompresojn varmajn-malvarmajn kvarfoje ripetitajn. Poste prenu la prolapson per la tuta mano kaj milde alpremu ĝin al la anuso.