Diversaj kaŭzoj povas estigi anusan jukadon aŭ pruriton: ekzemo, hepatmalsanoj, diabeto, kojlito, hemoroidoj, anusa fisuro aŭ ulcero, parazitoj (oksiuroj ktp.) ktp. En tiuj kazoj, kompreneble, oni devas unue kuraci la malsanon, kiu estigis la pruriton por ke ĉi tiu malaperu. La antibiotikoj, tiom ofte uzataj medicine hodiaŭ, kaŭzas diversajn perturbojn en la organismo; kaj unu el ili estas la detruado de la normala intesta flaŭro, kio okazigas la aperon de diversaj fungomalsanoj: intensa anusa jukado estas unu el ties simptomoj. En tiu kazo forigu la antibiotikojn, observu vegetaran dieton kaj manĝu ĉiutage jogurton, kio kontribuos al normaliĝo de la intesta flaŭro. Ne uzu pomadojn kaj supozitoriojn ĉe anusa prurito. Post ĉiu fekado, lave purigu la regionon per akvo kaj sapo (ne uzu paperon) kaj sekigu ĝin. Enstomakigu ĉiutage duonkulerplenon da maltekstrakto. Kelkfoje utilas malvarmaj sidbanoj en dekokto de ŝelo de kverko aŭ de folioj de juglandarbo. Ekzistas ankaŭ pruritoj, kies kaŭzo estas unuavice psika, kaj tial devas esti kuracataj per psikoterapio.
|