Tiu anusa ulcero estigas specialan dolorigan senton je I' anuso kun ofta kaj kelkfoje ŝajna bezono de fekado (tenesmo), muka aŭ mukpusa elfluaĵo kaj hemoragio. La dolora spasmo de la anusa sfinktero komplikas ankoraŭ pli la situacion.
Pomadoj kaj supozitorioj estas senutilaj en tiu kazo kaj apenaŭ havigas malofte momentan mildigon. La dilato de la sfinktero praktikata de kelkaj kuracistoj estas malkonsilinda. Ĉe anusa ulcero observu la suprajn indikojn pri hemoroidoj, mallakso ktp. Krome elmetu ĉiumatene vian tute nudan korpon (aŭ almenaŭ la anusan regionon kaj ties ĉirkaŭaĵon) al la sunaj radioj. Komencu per 1 minuto la unuan tagon kaj aldonu 1 minuton ĉiun sekvantan tagon ĝis vi atingas 20-30 minutojn, kaj tiam daŭrigu tiun tempodaŭron ĉiutage seninterrompe. Ĉiunokte ĉe enlitiĝo apliku sur la anusan regionon kaj ĉirkaŭaĵon argilan kataplasmon kaj demetu ĝin la sekvantan matenon. La rekta kontakto de la argilo kun la ulcero ne nur estas tute sendanĝera, sed ĝi estas la plej efikoplena kuracilo por certigi perfektan cikatriĝon. Kataplasmo el kazeaĵo, precipe dum la nokto, ankaŭ malakrigas la doloron kaj kontribuas al resaniĝo. Kiam la anusa ulcero estas tre dolora, oni sin detenu dum kelkaj tagoj de solidaj manĝaĵoj.