Startejo
La korpo de la homo
Malsanoj
    Infektaj akutaj
    Infektaj kronikaj
    Infanaj
    Koraj kaj arteriaj
    Vejnaj kaj limfaj
    Spiraj
    Alergio kaj astmo
    Nazaj
    Orelaj
    Faringaj kaj laringaj
    Digestaj
       Bus'o
       Ezofago
       Stomako kaj intesto
       Rektumo kaj anuso
       Intestaj parazitoj
    Hepataj kaj galkanalaj
    Karencaj
    Metabolaj kaj endokrinaj
    Urinaj
    Sangaj
    Nervaj
    Mensaj
    Hau'taj
    Viraj
    Virinaj
    Ostaj, artikaj, muskolaj, tendenaj
    Okulaj
    Malignaj
Terapioj
Famaj naturkuracistoj
Fakvortaro
Fakverkaro
Kongresoj
Au'toroj
Kontakto
Ligoj

Hemoroidoj

estas ofta sekvaĵo de neracia nutrado, sidema vivo, mallakso, inflamo de abdomenaj organoj, hepat-, ren- kaj kormalsanoj ktp. Temas pri vejnaj varikoj de I' anuso, kiuj jukadas, pikas, doloras kaj sangadas, precipe kiam ili inflamiĝas.

Observu la ĝeneralajn indikojn (vidu supre) pri vegetara dieto, gimnastiko ktp. Se vi suferas de mallakso, kuracu ĝin. Ĉiumatene ĉe ellitiĝo frotadu la malsupran parton de la ventro per malvarma akvo. Post fekado lavu la anuson per malvarma akvo dum kelkaj minutoj (ne uzu paperon tiucele). Se la inflamo estas tre dolora, sidiĝu dum 10-15 minutoj en ujo enhavanta varman dekokton de linsemoj; se vi ne bone eltenas ĝin, prenu 2-3 fojojn ĉiutage sidbanon en varmeta aŭ malvarmigita dekokto de malvo aŭ de ŝelo de kverko aŭ de folioj de juglandarbo (aŭ simpla malvarma akvo, se tiuj vegetaĵoj ne estas haveblaj). Ankaŭ utilas tiuokaze malvarmaj klisteroj 120 gramaj de akvo aŭ vegetaĵa oleo por retenado, precipe antaŭ fekado. Post fekado lavu la anuson per malvarma akvo en la bideo, sekigu, tuj poste apliku sur la regionon vaton trempitan en oleon kaj vindu la tuton.

Je la komenco, la hemoroida ŝvelaĵo, kiu estas kelkfoje trenita ekster la anuson dum fekado, reeniras per si mem aŭ per la premo de la fingro. Sed, kiam ĝi pligrandiĝas, ĝi ne plu povas reeniri tiel facile. Aperas tiam tenes-mo (ŝajna bezono de eligado), kaj la intensiĝo de la doloroj kaŭzas la spasmon de la anusa sfinktero, kiu intensigas la ŝvelon, kaj ĉi tiu pliintensigas la spasmon en ne elirebla cirklo. La rezulto estas stringiĝo de la hemoroida ŝvelaĵo kun posta hemoragio pro ties rompiĝo, pusado pro flebito (inflamo de la vejno) aŭ gangreno de la stringita parto.

Ĉe akuta hemoroida stringiĝo, apliku alternajn kompresojn varmajn (3 minutajn) malvarmajn (1 minutajn), kvarfoje ripetitajn.

Alia ofta komplikaĵo de la hemoroidoj estas la inflamo de la rektumo, kiu estigas mukan elfluaĵon ĉe la komenco, mukpusan poste, miksitan kun sango dum la akutaj atakoj.

Ĉe hemoroiduloj la sangcirkulado en la anusa regiono efektiviĝas nenormale, kaj sekve ties histoj, en malbona nutrostato pro la kronika inflamo, ne kapablas sin defendi efike kontraŭ eĉ malgrava gratvundeto. Tiel pro kontinua agado de malmolaj fekaĵoj ktp. ekestas simpla fendeto (fisuro) pli aŭ malpli dolora, kiu kun paso de la tempo transformiĝas en rondforman ulcereton kaj finfine en pli ampleksan ulcerigon.


 

Hemorido



supren

Anusa ulcero

© 2005-2007 MZ-Verlag