|
|
 |
 |
 |
 |
Mallakso
|
|
|
Sana plenkreskulo fekas almenaŭ du fojojn ĉiutage; tio estas tiom ofte kiom li ĉefmanĝas. Bedaŭrinde tiu normala intesta funkciado estas maloftaĵo.
Mallakso estas tre komuna perturbo ĉe homoj, kies nutrado kaj vivmaniero ne akor-diĝas kun la leĝoj de la naturo. Multaj eĉ retenas intence la ekskrementojn, ĉar ili "ne havas tempon" iri al la necesejo, forgesante, ke la intesto estas organo, kiu devas funkcii ĉiutageje la sama horo. Homo, kiu preteratentas tiun "bagatelon" poste devos suferi ties sekvaĵojn: apendicito, tiflito, kojlito, inflamo de la galveziko kaj de la urinveziko, senapetiteco, malbonodora elspiro, hemoroidoj kaj memtoksiĝo. Tiun ĉi lastan kaŭzas la sorbado de la ekskrementaj toksoj tra la dikintesta parieto kaj manifestiĝas per nerva incitiĝemo, kapdoloro, kapturniĝo, malbonhumoreco, sendormeco, laceco, diversaj haŭtmalsanoj ktp.
La farmacia merkato superŝutas nin per multegaj laksigiloj, kiuj sukcesas fekigi nur koste de plua incitado kaj inflamo de la dikintesto, ne menciante la toksiĝon de la organismo, kiun ili kaŭzas. Evitu do ĉiajn farmaciaĵojn.
Ĉe mallakso faru jenon:
Ĉiumatene vekiĝante kaj ĉiunokte enlitiĝante trinku glason da malvarma akvo kun duonkulerpleno da citronsuko kaj sama kvanto da mielo; aŭ 1-2 kulerplenojn da gelatenaĵo el semoj de lino (kuiru tiujn ĉi semojn dum 20 minutoj en malmulte da akvo kaj filtru); aŭ manĝu ĉiumatene manplenon da sekigitaj prunoj (vespere antaŭtage lavu ilin per varmeta akvo kaj poste trempu ilin en malvarman akvon dum la tuta nokto; tiun akvon de la trempado trinku ankaŭ matene). Prefere alternigu tiujn indikojn, ĉar kontraŭe la intesto kutimiĝos al ununura kaj ne plu obeos.
Duonhoro antaŭ tag- kaj vespermanĝoj trinku unu kulerplenon da olivoleo aŭ da arakidoleo aŭ da heliantoleo. Tiuj, kiuj loĝas apud la maro anstataŭigu ĝin per duonkulerpleno da mara akvo (zorgu nur, ke ĝi estu pura).
Ĉiunokte apliku pere de klisterpilko klisteron de glaso (100-120 grama) da varmeta vegetaĵa oleo (uzata por nutrado), retenu ĝin kelkajn minutojn en genua-kubuta pozicio, kaj poste kuŝiĝu retenante ĝin laŭeble ĝis la sekvanta mateno (apliku surloke vatitan bandaĝon por eviti, ke la oleo tralikiĝu kaj malpurigu la liton).
Observu strikte la supremenciitajn ĝeneralajn indikojn: vegetara dieto (precipe abundaj krudaj fruktoj ĉe matenmanĝo); ĉiutagaj promenadoj; spiraj kaj gimnastikaj ekzercoj (precipe abdomena gimnastiko); ĉiumatena frotado de la malsupra parto de la ventro per malvarma akvo; ĉiuvespera (aŭ ĉiuduataga) apliko sur la tuta ventro de alternaj kompresoj varmaj-malvarmaj ktp. Ventra masaĝo fare de kompetenta masaĝisto ankaŭ estas rekomendinda.
Se spite ĉion la mallakso persistas, apliku antaŭ enlitiĝo klisteron de 1 litro da malvarma aŭ apenaŭ varmeta akvo, ĉar ĉiutaga intesta malplenigo estas nepre necesa.
Ĉe kelkaj nervozuloj prezentiĝas spasma mallakso kun malmolaj fekaĵoj kaj doloro en la maldekstra malsupra parto de la ventro, piedoj kaj manoj ĉiam malvarmaj ktp. En tiu kazo vi devas en la komenco eviti la ŝelon kaj semojn de fruktoj kaj legomoj, kaj la branon de cerealoj (tial ne manĝu integran kaj sekalan panojn); nur post resaniĝo vi povas tion manĝi. Prefere muelu aŭ pistu la manĝaĵojn. Post ĉiu manĝo kuŝiĝu dum 1 aŭ 2 horoj kun varma kaŭĉuka ujo sur la ventro, kaj malstreĉu ĉiujn muskolojn de la nuko ĝis la piedoj. Varmaj klisteroj kaj aplikoj sur la ventro bone efikas kontraŭ la spasmaj doloroj. Nur esceptaokaze psikoterapio estos necesa.
|
supren
|
Inflamo de la apendico kaj de la cekumo / Inflamo de la maldika intesto (enterito)
|
|
 |