|
|
 |
 |
 |
 |
Inflamo de la apendico kaj de la cekumo
|
|
|
Inflamo de la apendico (apendicito) kaj de la cekumo (tiflito) okazas nun tre ofte pro la neracia nutrado kaj la mallakso. Ĉe akuta formo faru la jenon: ripozu enlite; trinku nur malvarmajn fluaĵojn: akvo, suko de freŝaj fruktoj kaj legomoj, malvarmigitaj tizanoj de mento, kamomilo ktp.; apliku ĉiutage pere de klisterpilko 2 klisterojn de glaso da malvarma akvo; apliku sur la ventron dum la tuta tago malvarman kompreson, kaj renovigu ĝin post ĉiuj 15-20 minutoj; dum la nokto apliku alian malvarman kompreson sur la ventron, ne renovigante ĝin dum la dormohoroj. Pli efikoplena ankoraŭ ol la kompreso estas la argila kataplasmo (miksu argilon kun malvarma akvo kaj apliku tiun miksaĵon en rektan kontakton kun la haŭto de la ventro). Ĉe kronika formo observu severan vegetaran dieton; apliku ĉiunokte, 3 horojn post vespermanĝo, malvarman kompreson sur la ventron, aŭ preferinde argilan kataplasmon (kovru ĝin per tuko trempita en malvar-man akvon por ke la argilo ne sekiĝu tro rapide, kaj vindu la tuton); ĉiumatene ĉe ellitiĝo, post demeto de la kompreso aŭ kataplasmo, frotadu la malsupran parton de la ventro per tuko trempita en malvarman akvon dum 10 minutoj; se estas mallakso, apliku klisteron de glaso da malvarma akvo (ne plia kvanto), sed ne enstomakigu laksigilojn, kiuj povas esti danĝeraj ĉe apendicito. La ĥirurgia operacio estas akceptebla nur en ekstrema okazo, kiam ekzistas minaco de peritoneito.
|
supren
|
Inflamo de la dika intesto (kojlito) / Mallakso
|
|
 |