|
|
 |
 |
 |
 |
Inflamo de la maldika intesto (enterito)
|
|
|
povas okazi izole aŭ pli ofte en akompano de inflamo de la stomako (gastroenterito) aŭ de la kojlo (enterokojlito). Ĉe akuta formo faru jenon: ripozu enlite; manĝu nenion solid-an; trinku nur jenajn varmajn fluaĵojn: akvo, tizanoj de mento, kamomilo, fenkolo, kumino, absinto ks., kiuj mildigos la dolorojn; la unuan tagon apliku 2-3 fojojn klisterojn de 1 litro da dekokto de kamomilo aŭ simpla akvo tiom varmaj kiom nur eble elteni; la sekvantajn tagojn apliku ilin nur 1 aŭ 2 fojojn ĉiutage; krome ekde la unua tago apliku ĉiutage pere de klisterpilko 1 aŭ plurajn klisterojn de glaso da akvo aŭ da dekokto de kamomilo aŭ pre-fere da vegetaĵa oleo (uzata por nutrado) tiom varmaj kiom nur estas eble elteni (pli aŭ malpli je 45 °C), kaj retenu ilin laŭeble longe en genua-kubuta pozicio; apliku sur la ventron fomentaĵojn laŭeble varmajn kaj renovigu ilin laŭbezone; oni ankaŭ povas apliki botelon kun varma akvo sur la fomentaĵojn por konservi ties varmon; sidbanoj 10-15-minutaj laŭeble varmaj ankaŭ utilas tiucele. Oni povas ripeti laŭbezone tiujn varmajn aplikojn, kaj post ili konvenas apliki de temp' al tempo malvarman kompreson (premtordu ĝin antaŭe) sur la ventron.
Kiam la lakso kaj la doloroj ĉesas, komencu trinki malgrandkvante sukon de freŝaj fruktoj kaj legomoj, kaj post 1-2 tagoj vi povas manĝi pistaĵon aŭ kaĉon aŭ raspitaĵon el krudaj (aŭ kuiritaj, se vi ne eltenas ilin krudaj) pomoj; poste, manĝu kaĉon el kuiritaj terpomoj, kukurbo, karoto kaj aliaj legomoj.
Kaĉo el krudaj maturaj bananoj ankaŭ estas rekomendinda. Laŭmezure kiel vi resaniĝas, ellitiĝu kaj observu la vegetaran dieton supre indikitan.
Ĉe kronika enterito apliku en ĝeneralaj trajtoj la saman procedon (vidu supre); sed klisteron apliku nur unu fojon ĉiutage, kaj malpliigu la oftecon de la fomentaĵoj kaj sidbanoj. Krome prenu laŭeble aer- kaj sunbanojn kaj faru singarde spir- kaj gimnastikajn ekzercojn por plibonigi la ĝeneralan farton. Post tagmanĝo kuŝiĝu dum unu horo kun botelo da varma akvo sur la ventro.
|
supren
|
Mallakso / Stomaka au' intesta hemoragio
|
|
 |