|
|
 |
 |
 |
 |
Stomaka au' intesta hemoragio
|
|
|
Absolute ripozu enlite. Manĝu nenion solidan. Dum la tuta daŭro de la hemoragio ankaŭ ne trinku likvaĵojn. Nur tralavu ofte la buŝon kaj la gorĝon per akvo. Se vi tre soifas kaj nepre volas ion trinki, enstomakigu tre malmulte da malvarma akvo kun aŭ sen citronsuko aŭ da malvarma tizano de ekvizeto aŭ de mento, aŭ da suko de freŝaj fruktoj aŭ da suko de krudaj rafanetoj, kiu havas sanghaltigan econ (raspu subtile la rafanetojn kaj la raspitaĵon elpremu en peco da tolaĵo; aŭ uzu elektran elpremilon tiucele). Apliku sur la epigastron malvarman kompreson kaj renovigu ĝin ĉiun 2-an aŭ 3-an minuton dum la tuta tago. Dum la nokto apliku ĝin ankaŭ, ne renovigante ĝin dum la dormohoroj. Apliku klisteron de glaso da dekokto de ekvizeto, malvarmigita, aŭ da simpla malvarma akvo, kaj retenu ĝin kiom eble plej longe; kaj ripetu plurfoje dum la tago tiun klisteron, kiu taŭgas samtempe por kvietigi la soifon, ĉar la dika intesto kapablas sorbi ĝin. Post kompleta ĉeso de la hemoragio komencu trinki malgrandkvante sukon de freŝaj fruktoj, malvarman lakton kaj malvarmajn supre menciitajn tizanojn. Kaj apliku ĉiuvespere klisteron de duonlitro da malvarma aŭ apenaŭ varmeta akvo. lom post iom pliigu la kvanton da suko de fruktoj kaj lakto, kaj nur post du semajnoj vi povas manĝi pistaĵon aŭ kaĉon el terpomoj, kukurbo, karoto kaj aliaj legomoj, rizo ktp. Tiam vi povas komenci iom post iom ellitiĝi. Post unu monato vi povas sekvi la antaŭe indikitan dieton por uleruloj. Malvarman surventran kompreson dumtage ĉesigu post kompleta ĉeso de la hemoragio; sed apliku ĝin dumnokte. Klisterojn ĉesigu nur post normaliĝo de la spontanea fekado. Unu monaton post kompleta normaliĝo vi povas komenci la frotadon de la malsupra parto de la ventro per malvarma akvo, kaj la aplikon de alternaj kompresoj varmaj-malvarmaj sur la ventron, kiel supre indikite.
Stomakaj kaj duodenaj ulceroj estas malsanoj multe pli oftaj ol oni ĝenerale kredas; kaj eĉ post resaniĝo, se la kaŭzoj, kiuj ĝin estigis ankoraŭ persistas, ĝi povas reaperi. Ne ŝparu do preventojn kaj ne forgesu, ke tiuj ulceroj estas ofte kvazaŭ gratvundoj de la angoro kaj nervostreĉo.
|
supren
|
Inflamo de la maldika intesto (enterito) / Ulcero de stomako kaj duodeno
|
|
 |