Trinku ĉiutage 5 ĝis 10 kulerplenojn da suko de kruda brasiko (unue muelu aŭ raspu ĝin subtile; poste elpremu ĝin; aŭ uzu elektran elpremilon tiucele). Se brasiko ne estas havebla, anstataŭigu ĝin per suko de aliaj krudaj verdaj legomoj (celerio, laktuko ktp. ), kiuj ankaŭ enhavas substancojn kun resanigaj ecoj. La vitamino U (kontraŭulcera faktoro) entenata en tiuj sukoj de krudaj verdaj vegetaĵoj ŝirmas kaj protektas la stomakan kaj duodenan mukozojn kontraŭ la troa agado de la kloridacido de la stomaka suko, kaj samtempe akcelas la kuracadon de la ulceroj. Trinku tiun sukon ankaŭ ĉe ulcera kojlito, stomakito, troa acideco en stomako, hepataj kaj pankreataj perturboj ktp.
Ĉe stomaka kaj duodena ulceroj ankaŭ utilas trinki malproksime de la manĝoj tizanon el radiko de glicirizo muelita.
Ulceruloj nepre observu la vegetaran dieton antaŭe menciitan, sed je la komenco evitu la ŝelon kaj semojn de fruktoj kaj legomoj, la branon de cerealoj (tial ne manĝu integran kaj sekalan panojn) ktp., kiuj povas malutili. Prefere muelu, raspu, pistu, kribru aŭ likvigu la manĝaĵojn, ne forgesante tamen, ke konscia maĉado kaj ensalivado estas nepre necesa poste. Evitu tro varmajn kaj tro malvarmajn nutraĵojn.
Kelkaj kuracistoj erare preskribas en tiuj kazoj dieton el abundaj lakto, kremo kaj similaĵoj, kiuj nur povas estigi aliajn perturbojn post kelka tempo.
Komplikaĵo de la ulcero povas esti lezo de sangangio, kiu tradukiĝas per hemoragio pli aŭ malpli abunda. Se temas pri stomaka hemoragio (hematemezo), la sangelfluo eksteriĝas per ruĝ- aŭ vinkoloraj vomoj. Parto el ĝi povas pasi tra la piloro en la maldikan inteston, kie ĝi estas digestita, kaj poste eligita el la anuso sub formo de nigra fekaĵo (meleno). Post duodena hemoragio, kompreneble, la fekaĵo ankaŭ estas nigra.
|
|

Ulceroj de ezofago, stomako, maldika intesto

|