La ezofago estas tubo kondukanta la nutraĵon de la gorĝo ĝis la stomako. Glutado de tro varmaj aŭ tro malvarmaj nutraĵoj povas ĝin inflamigi (ezofagito).
En kelkaj kazoj la boluso ne povas facile trairi la ezofagon: oni nomas tiun malfacilecon en glutado disfagio.Ĝi povas esti nur funkcia, kaŭzata de neŭrozo aŭ simpla nervozeco; sed ĝi ankaŭ povas esti simptomo de organa malsano, plej ofte grava, kiu postulas senprokrastan kaj ekzaktan diagnozon helpe de iksradioj kaj aliaj esploroj.