La buŝo estas kvazaŭ spegulo, kiu reflektas la veran sanstaton de la tuta digesta aparato. Kiam ĉi tiu estas vere sana, la diversaj organoj de la buŝo (dentoj, gingivo (dentkarno), lango, buŝa mukozo ktp.) montriĝas perfekte sanaj. Sed tio bedaŭrinde okazas treege malofte, almenaŭ ĉe la civilizita homo.
Efektive, ekde la infanaĝo eblas ofte konstati dentajn kariojn, gingiviton, gingivan kuntiriĝon ktp.; kaj tiuj afekcioj plioftiĝas kaj pligraviĝas laŭmezure kiel la homo kreskas kaj degeneras.
|
|


|