|
|
 |
 |
 |
 |
Gingivito, gingiva kuntirig'o kaj pioreo
|
|
|
Ĉe gingivito, gingiva kuntiriĝo kaj pioreo (pusa elfluo) masaĝu la gingivon horizontale, vertikale kaj ambaŭflanke ĉiumatene, ĉe ellitiĝo, kaj post ĉiu manĝo per la montra fingro kaj citronsuko (aŭ oficina oksigenakvo kun natria bikarbonato).
Dentojn purigu per broso el natura harego (ne el nilono!) aŭ prefere per la montra fingro ĉirkaŭvolvita per peceto da tuko. Industriaj dentopastoj (dentpurigiloj) blankigas la dentojn sed samtempe erodas iom post iom la dentan emajlon kaj difektas la aliajn buŝajn histojn. Neniam kredu la trompan propagandon de la fabrikantoj de dentpurigiloj, kaj anstataŭigu ĉi tiujn per jena malmultkosta miksaĵo: unu parto da vulgara salo kaj tri partoj da natria bikarbonato. La fluorumado de la trinkebla akvo, deviga en kelkaj landoj, estas bazita nur sur teorio. En praktiko ĝi ne nur ne kapablas preventi dentajn kariojn, sed, male, ĝi senkalciigas dentojn kaj ostojn, makulas la dentojn kaj difektas ties emajlon. Sukeron kaj dolĉaĵojn evitu; anstataŭigu ilin per mielo. Se karioj jam ekzistas, konsultu senprokraste dentku-raciston por ĝustatempa plombado. Bedaŭrinde multaj dentkuracistoj uzas tro fortajn kaj agresajn kontraŭsepsaĵojn, kiuj sennecese kaŭzas diversajn perturbojn. Akceptu protezan (artefaritan) dentaron se mankas al vi naturaj dentoj, ĉar pleje gravas perfekta maĉado.
|
supren
|
Afto kaj stomatito / Denta kario
|
|
 |