|
|
 |
 |
 |
 |
Inflamo de la laringo (laringito)
|
|
|
La malvarmo kaj precipe la subita paso de varma al malvarma atmosfero, piedoj daŭre malvarmaj, la trouzado de la voĉo, la tromanĝado, la tabako, la alkoholo ktp. estas la plej oftaj kaŭzoj de laringito. En multaj okazoj ĝin sekvigas akuta nazofaringito, kiu propagiĝas al la voĉkordoj.
Tiuj ĉi, precipe ĉe naza obstrukco, riskas inflamiĝi pro aero en mal- aŭ nekonvenaj kondiĉoj (tro malvarma kaj/aŭ seka, malpura ktp.) trairanta la buŝon, kaj ne, kiel normale, la nazkavojn.
La akuta laringito manifestiĝas per jukado, tiklado, kelkfoje brulsento kaj malfacila glutado, raŭkeco kaj eĉ afonio, seka kaj iom dolora tusado, kaj mukaĵoj, komence malabundaj kaj alteniĝemaj, post pli facile fluantaj kaj mukopusaj. Ĝi evoluas rapide (7-10 tagojn); sed, se la paciento ne obser-vas striktan ripozon de la voĉo, certagrada raŭkeco povas persisti kelkan tempon.
Specialan mencion meritas la laringitoj de la erupciaj kaj infektaj malsanoj, kies plej gravaj simptomoj similas al la jam priskribitaj. Ulceriĝoj de la voĉ-kordoj ne maloftas. Ĉe infanoj, kies laringo estas tre malgranda, prezentiĝas ofte dispneo (spirmalfacilo), kaj (precipe ĉe nervozuloj) spasma, akra tusado sub formo de karakteriza krizo (falsa krupo). Krupo estas laringito preskaŭ ĉiam difteria, karakterizita per pseŭdomembranoj, kiu havas pli gravan prognozon.
La kuracado de la akuta laringito konsistas en ripozo de la voĉo, vaporbanoj kun kamomilo al la kolo kaj kapo tenante la buŝon malfermita, varmaj fomentadoj kaj duonvarmaj kataplasmoj el argilo sur la kolon, gargaroj per dekokto de salvio, varmaj sid- kaj piedbanoj je kreskanta varmo, kiujn sekvas ŝvitiga envolvo, sunbanoj ktp. Krome eliminu tabakon kaj alkoholaĵojn; observu vegetaran dieton; zorgu, ke viaj intestoj funkciu regule kaj ĉiutage; kaj, ke viaj piedoj estu ĉiam varmaj; trinku dekokton de sputigaj herboj dolĉigitan per mielo; boligu foliojn de eŭkalipto aŭ de pino aŭ de mento en via ĉambro; kontraŭ la tiklado aŭ jukado trinku varmetajn lakton aŭ sodoakvon. Ĉe falsa krupo la kuracado estas la sama. Ĉe akuta (pusa aŭ ne) febra laringito la paciento devas enlitiĝi, observi fastan dieton (surbaze de suko de fruktoj) tiom longe kiom li febras, aplikiĝi ĉiutage 1-2 klisterojn el malvarma aŭ apenaŭ varmeta akvo; preni varmajn sid- aŭ piedbanojn je kreskanta varmo, kiujn sekvas ŝvitiga envolvo kaj tutkorpa frotado per malvarma aŭ apenaŭ varmeta akvo. La loka kuracado similas al la antaŭa; sed la kompresoj kaj kataplasmoj el argilo estu prefere malvarmaj.
Kiam la laringito pasas al kronika stato, ĝi manifestiĝas per raŭkeco, laciĝanta voĉo, tusado kaj sento de fremda korpo en la laringo. Samtempe ekzistas kronika gorĝa kataro kun sekecsento kaj tiklado. La kuracado similas al tiu de akuta laringito. Krome estas rekomendindaj sun- kaj aerbanoj, ŝvitbanoj, gargaroj per varma sala akvo, gimnastiko, spiraj ekzercoj, masaĝo al la kolo kaj nuko, restado en salubra klimato, prefere montara aŭ mara. Somere tutkorpa frotado ĉe ellitiĝo per malvarma aŭ apenaŭ var-meta akvo, paŝado (nudpiede) sur la malseka grundo ktp.
|
supren
|
Perturboj de la voc'o
|
|
 |