La voĉo estas iumaniere kvazaŭ spegulo, kiu reflektas la ĝeneralan farton de la homo, same kiel lian animstaton kaj eĉ lian personan karakteron. Multaj faktoroj, lokaj, ĝeneralaj aŭ emociaj, povas ĝin modifi, aliecigi aŭ difektŝanĝi. De malklara, vualita, iom obtuza voĉo, ĝis plena afonio (senvoĉeco), la gamo de la perturboj de la voĉo estas granda kaj varia.
Karakterizaj estas la raŭkecoj de la drinkuloj kaj ebriuloj, multfumantoj, kaj ĝenerale homoj, kiuj konstante enspiras toksajn gasojn kaj aliajn venenajn aŭ iritajn substancojn. La trouzado de la voĉo, la sidema vivo, la mallakso, la neracia nutrado, kelkaj malsanoj de la koro kaj aorto, tiroido, mediastino, nervaro kaj sinusoj povas pli aŭ malpli grave perturbi la voĉon, same kiel la tumoroj benignaj kaj malignaj de la voĉkordoj, tuberkulozo, fortaj emocioj ktp. Kompreneble la kuracado de tiuj perturboj devas unue direktiĝi al la kaŭzo, kiu ilin estigis. Sed pleje la raŭkecon oni devas atribui al la inflamo de la laringo.
|