La laringo estas la organo entenanta la gloton kaj voĉkordojn, kaj produktanta la voĉon. Ĝi konsistas el la ŝildoforma tireoido, formanta la parton antaŭan kaj supran de la laringo (ĉe la viroj, ĝi konsistigas elstaraĵon nomitan Adampomo): la ringoforma krikoido, kaj la aritenoidoj. Klapo nomata epigloto fermas la laringon, malhelpante tiel la eniron de substancoj en la spirkanalon, kiam oni ion englutas.
Oni nomas gloto la triangulforman, pli mallarĝan parton en la mezo de laringo, situanta inter la voĉkordoj, kies formo kaj dimensio varias laŭ tio, ĉu la voĉkordoj estas disigitaj aŭ kunigitaj, streĉitaj aŭ malstreĉitaj.
La aero elblovita el la pulmoj tra la laringo vibrigas la voĉkordojn (muskoloj kaj ligamentoj, limantaj flanke la glotan orificon) kaj produktas la voĉon.
Sed ankaŭ aliaj organoj vibras samtempe: la faringo, la nazo kaj ties diversaj sinusoj, la buŝo, la traĥeo, la bronkoj, la pulmoj kaj la torakaj parietoj. La artikulaciita voĉo, kiu distingas la homon disde ĉiuj aliaj estuloj de la animala regno, estas la rezulto de la kunagado de ĉiuj ĉi organoj, kiuj modifas kaj plifortigas la simplan glotan sonon kaj funkcias samtempe kiel resonancujo por la voĉo.
Ni ne forgesu, ke la laringo estas parto de la spiraparato, kiu servas ankaŭ por la spirado, kaj sekve povas partopreni en ties malsanoj.
|