Startejo
La korpo de la homo
Malsanoj
    Infektaj akutaj
    Infektaj kronikaj
    Infanaj
    Koraj kaj arteriaj
    Vejnaj kaj limfaj
    Spiraj
    Alergio kaj astmo
    Nazaj
    Orelaj
    Faringaj kaj laringaj
    Digestaj
    Hepataj kaj galkanalaj
    Karencaj
    Metabolaj kaj endokrinaj
    Urinaj
    Sangaj
    Nervaj
    Mensaj
    Hau'taj
    Viraj
    Virinaj
    Ostaj, artikaj, muskolaj, tendenaj
    Okulaj
    Malignaj
Terapioj
Famaj naturkuracistoj
Fakvortaro
Fakverkaro
Kongresoj
Au'toroj
Kontakto
Ligoj

Tonsilito, tonsila trokresko (hipertrofio)

Strategie lokitaj en la fundo de la gorĝo, la tonsiloj ludas gravan rolon en la defendo de la organismo, ĉefe de la spira vojo, kontraŭ la atakoj de diversspecaj patogenaj agentoj. Dum tiu batalado ili ofte inflamiĝas, kaj tiu inflamo, tonsilito, prezentas la simptomojn de la faringito kaj postulas la saman traktadon. Kiam tiu inflamo ripetiĝas tre ofte, la tonsiloj hipertrofiiĝas, kaj tiu nenormala trokresko povas kaŭzi kelkajn malgravajn perturbojn spirajn kaj voĉajn, kiuj kelkfoje alarmas la gepatrojn kaj eĉ la kuraciston. Bedaŭrinde tio kondukas ofte al tonsilektomio, t. e. al fortranĉo de la tonsiloj, ĉar kelkiuj opinias, ke la tonsiloj estas senutilaj organoj, kiujn oni povas senriske malhavi. Grava eraro! Ne ekzistas senutilaj aŭ superfluaj organoj en nia korpo: ĉiu el ili, eĉ la ŝajne plej sensignifa, ludas sian rolon. Tial malsanan organon oni devas ja kuraci; ne fortranĉi. La fortranĉo de la tonsiloj sekvigas malpliiĝon de la naturaj defendokapabloj, kaj tio tradukiĝas kun paso de la tempo per pli oftaj inflamoj de la spira aparato (traheito, bronkito, pulmito ktp.), kaj diversaj aliaj perturboj kaj malsanoj, inkluzive apendiciton; ĉar la apendico, tiom malproksima de la tonsiloj, havas kun tiuj ĉi funkcian korelativecon, kaj tio klarigas kial la tonsilektomio kondukas poste tiom ofte al fortranĉo de la apendico, kaj inverse.

La naturista medicino plene sukcesas kuraci la tonsilajn inflamon kaj hipertrofion. Kelkfoje, kiam la tonsilaj kriptoj enhavas puson, povas utili procedo konsistanta el masaĝo kaj elsuĉado de la tonsilo per speciala aparato.

Ni ne forgesu, ke, same kiel aliaj limfoidaj histoj, la tonsiloj normale kreskas kaj restas relative grandaj dum la infanaĝo, kaj tiun grandecon oni ne devas konsideri nenormala. Nur post la 12-14ajaro ili komencas malkreski kaj tiu regreso daŭras ĝis la 20-aj jaroj.

Finonte, ni insistas pri la graveco de la dieto en la estigo de la gorĝaj malsanoj. Speciale la konsumadon de pano, pastaĵoj kaj aliaj farunaĵoj oni devas redukti al minimuma kvanto, preferante la fruktojn, krudajn salatojn, legomojn ktp.



supren

La laringo kaj la voc'o / Faringito

© 2005-2007 MZ-Verlag