Startejo
La korpo de la homo
Malsanoj
    Infektaj akutaj
    Infektaj kronikaj
    Infanaj
    Koraj kaj arteriaj
    Vejnaj kaj limfaj
    Spiraj
    Alergio kaj astmo
    Nazaj
    Orelaj
    Faringaj kaj laringaj
    Digestaj
    Hepataj kaj galkanalaj
    Karencaj
    Metabolaj kaj endokrinaj
    Urinaj
    Sangaj
    Nervaj
    Mensaj
    Hau'taj
    Viraj
    Virinaj
    Ostaj, artikaj, muskolaj, tendenaj
    Okulaj
    Malignaj
Terapioj
Famaj naturkuracistoj
Fakvortaro
Fakverkaro
Kongresoj
Au'toroj
Kontakto
Ligoj

Faringito

Kiam oni esploras la fundon de la gorĝo, oni vidas la palatan velon (muskolomembranan septon), ĉe kies posta rando, en la mezo, pendas mola apendico nomita uvulo. lom sube, ambaŭflanke, kuŝas la palataj tonsiloj. La bazo de la lango kaj la palata velo formas la istmon de la postbuŝo, post kiu troviĝas la buŝa faringo, kie la digesta vojo krucas la spiran vojon. Kiel kompreneblas, pro tiu speciala situo, la buŝa faringo estas kontinue elmetata al ĉiuspecaj veteraj, mikrobaj, poluciaj ks. atakoj. Krome la ĝenerala sanstato kaj speciale la digesta aparato (neracia nutrado, mallakso ktp.) forte influas la gorĝon.

La faringito manifestiĝas subite per kapdoloro, tremo, brul- kaj sekecsentoj en la fundo de la gorĝo aŭ en la tonsiloj, disfagio (malfacileco en glutado) kaj forta febro ekde la komenco. Saburo (blanketa mukeca materio) kovras la langon kaj la digestan tubon. Esplorante la gorĝon, oni rimarkas ruĝecon kaj ŝvelon, kiuj povas trafi nur la tonsilojn aŭ etendiĝi al la palata velo kaj la malantaŭa vando de la faringo. La uvulo estas ŝvelita kaj ties randoj travideblaj pro sera infiltriĝo (edemo).

Ĉe simpla katara angino (angino = inflamo de la gorĝa istmo kaj de la faringo) oni ne rimarkas eksudaĵon surface de la faringa mukozo. Sed, kiam temas pri pseŭdomembrana angino, oni distingas, ĝuste ĉe la komenco, brilruĝan mukozon kun multaj veziketoj tiel grandaj kiel miliograjnoj entenantaj travideblan seraĵon.

Ĉiu veziketo estas ĉirkaŭita de areolo pli ruĝa ol la restanta mukozo. Sed la ekzistado de tiuj veziketoj estas efemera: post 1-2 tagoj ili rompiĝas la-sante en sia loko malgrandajn, blankajn, opakajn (maldiafanajn) pseŭdomembranajn platojn kun neregulaj konturoj. Tiuj malgrandaj pseŭdomem-branoj forte algluiĝas kaj sekve estas malfacile depreneblaj. lli povas kuniĝi kvin- aŭ sesope formante pli grandajn platojn, kiujn oni povas konfuzi kun tiuj de difterio. Same kiel ĉe akuta katara angino, ankaŭ tie ĉi la ĝeneralaj simptomoj estas intensaj: forta febro, malfortiĝo kaj senapetiteco.

Malgraŭ sia intenseco, la simptomoj ĉesas plej ofte post malmultaj tagoj kaj la prognozo estas ĝenerale ne malbona. Tamen kelkfoje okazas komplikaĵoj, kiuj ŝuldiĝas al la malbona kondiĉaro de la paciento kaj al la neracia traktado per farmaciaj drogoj.

Ĉe akuta faringito la paciento devas enlitiĝi aŭ almenaŭ ripozi; observi fastan dieton en la komenco, poste dieton el fruktoj; apliki ĉiuvespere klisteron; apliki sur la kolon malvarmajn kataplasmojn el argilo renovigitajn ĉiu-2-3-hore.

Se ial tiuj ĉi kataplasmoj ne estas aplikeblaj, anstataŭigu ilin per malvarmaj kompresoj ofte renovigitaj. Gargaru al vi la gorĝon laŭeble ofte per citron- aŭ ananasosuko aŭ per varmeta salita akvo aŭ per unu kuleretpleno da natria dikarbonato solvita en glaso da akvo aŭ per kulerpleno da oksigena akvo je 10 volumenoj solvita en glaso da akvo aŭ (sendolorigcele) per dekoktajo de folioj de kakao. Se temas pri infano, kiu ankoraŭ ne kapablas sin gargari, oni devas ŝmiri ĝian gorĝon per vatbulo trempita en tiuj samaj likvaĵoj.

Ĉe difteria faringito la prognozo estas pli grava, ĉar la falsaj membranoj, kiuj formiĝas sur la gorĝa mukozo, povas ŝtopi la laringon kaj mortigi per asfiksio. Ĝia kuracado estas same kiel supre indikite, sed pli intensa.

Kiam la akuta faringito ne estas trafe traktita, aŭ kiam la kondiĉaro de la paciento ne favoras la resaniĝon (plej ofte ĉe naza obstrukco, sinusito, tonsilito, neracia nutrado, fumado, drinkado ktp.), ĝi pasas al kronika stato, kies plej gravaj simptomoj estas: sekec- kaj brulsentoj en la fundo de la go-rĝo, malfacileco en glutado de la salivo kaj en forigado de la faringaj mukaĵoj, tusado ktp. La gorĝo prezentiĝas iom ruĝa, sed la ĝeneralaj simptomoj (febro ktp. ) plej ofte mankas.

Ne traktita, la kronika faringito evoluas malrapide, dum jaroj. La kuracado devas unue direktiĝi al la kaŭzo, kiu ĝin estigis: ĝenerala farto, adenoid-, tonsil- kaj/aŭ sinusito, naza obstrukco, tabako, alkoholo ktp. Gargaru al vi la gorĝon post ĉiu manĝo per la samaj likvaĵoj indikitaj por akuta faringito. Ĉiunokte aŭ ĉiuduanokte prenu vaporbanon al la kapo kun folioj de eŭkalipto, pino aŭ mento, tenante la buŝon malfermita. Vegetara dieto estas tre konsilinda.

Dum ĝia evoluado povas prezentiĝi de temp' al tempo (pro malvarmumo ks.) akutaj fazoj, kiuj postulas la kuracadon jam indikitan por akuta faringito.



supren

Tonsilito, tonsila trokresko (hipertrofio) / Adenoidito

© 2005-2007 MZ-Verlag