|
|
 |
 |
 |
 |
Adenoidito
|
|
|
La adenoida (glandosimila) tavolo de la nazofaringo (parto de la faringo, kiu kuŝas malantaŭ la nazkavoj) ludas normale gravan rolon kontraŭ la in-fektoj. Rinito ofte propagiĝas al ĝi, estigante kun paso de la tempo vege-taĵojn (hipertrofion), kiuj siavice ne malofte inflamiĝas (adenoidito), precipe ĉe infanoj. Jen ties plej gravaj simptomoj: febro, tremoj, kapdoloro, senapetiteco, naza obstrukco, nazosona voĉo, gorĝa sekeco ktp.
Kvankam ĝenerale negrava, la adenoidito povas inflamigi la mezan orelon tra la aŭda tubo. Pro tio oni evitu dum akuta adenoidito nazajn tralavojn kaj manipuladojn kun aŭ sen iloj. Krome la paciento tute ne devas blovi por purigi sian nazon.
La kuracado devas unue direktiĝi al la kaŭzo de la adenoidito (rinito, sinusito, dentaj karioj, ktp). Ĉe akuta (febra) formo la paciento devas enlitiĝi, observi fastan dieton en la komenco, poste dieton el fruktoj, aplikiĝi ĉiuve-spere klisteron kaj apliki sur la malsanan regionon malvarmajn kataplasmojn el argilo ofte renovigitajn. Krome oni boligu akvon kun folioj de eŭkalipto por ke la atmosfero de la ĉambro estu humida kaj aroma.
Ĉe kronika formo la kuracado similas la tiu de la kaŭzanta malsano (kronika rinito aŭ sinusito ks.).
Eĉ sen inflamo, la nura ĉeesto de adenoidaj vegetaĵoj ofte konsistigas pa-tologian problemon, aparte ĉe infanoj, pro la kunekzistanta naza obstruk-co kaj ties sekvaĵoj. La suferanto de adenoidismo, pala kaj malsanema, spiras tra la buŝo, havas perturbojn de la voĉo kaj de I' prononcado, kaj prezentas kun paso de la jaroj pli aŭ malpli profundajn modifojn kaj perturbojn skeletajn, nervajn, spirajn, digestajn kaj cirkulajn. Vidu sub: Nazaj malsanoj.
Normale tiu patologia produktaĵo surface de la nazfaringa mukozo atrofiiĝas, kiam la paciento 12-14jariĝas. Tamen ĝi povas persisti ĝis plenkreskiĝo.
En kelkaj kazoj, kiam la naturista kuracado ne sukcesas, kirurgia operacio povas esti necesa por ĝin forigi.
|
supren
|
Faringito / Faringaj kaj laringaj malsanoj
|
|
 |