|
|
 |
 |
 |
 |
Meza orelito
|
|
|
La inflamo de la meza orelo ofte okazas kiel komplikaĵo de epidemia infekta malsano (gripo, morbilo, skarlatino ktp.) kaj pli ofte ankoraŭ de naza aŭ faringa malsano (rinito, adenoidito ks.) propagita tra la aŭda tubo. En sia akuta formo ĝi manifestiĝas per akra doloro en la fundo de la orelo, kiu propagiĝas al la koncernaj mastoido kaj duono de la kapo, zumoj, surdeco, febro kaj (ĉe infanoj) konvulsioj.
Normale post kelkaj tagoj okazas la spontanea perforado de la miringo, kio ebligas al la puso akumulita en la timpano libere flui eksteren. Tiam la simptomoj (doloro, febro ktp.) grade malpliiĝas kaj fine malaperas post evolua periodo de 12-15tagoj.
La kuracado estas same kiel por miringito, t. e. varmaj aplikoj en la komen-co, ne nur sur la orelan, sed ankaŭ sur la postorelan regionon. Baldaŭ la malvarma kataplasmo el argilo estas aplikenda dumnokte kaj dumtage. Se la paciento febras, li devas enlitiĝi, observi fastan dieton en la komenco, poste dieton el fruktoj kaj apliki ĉiuvespere klisteron el malvarma aŭ apenaŭ varmeta akvo. Se post kelkaj tagoj la spontanea perforado de la mi-ringo ne okazas aŭ ne sufiĉas por la libera pusa elfluo eksteren, konsultu specialiston. Gravas trakti samtempe la malsanon (epidemian, infektan, nazan aŭ faringan), kiu kaŭzis la oreliton.
Kiam la akuta meza orelito ne estas trafe traktita, aŭ kiam la kondiĉaro de la paciento ne favoras la resaniĝon, ĝi pasas al kronika stato, kies plej gravaj simptomoj estas: surdeco pli aŭ malpli altgrada, subjektivaj bruoj tre variaj, malofta doloro, pusa elfluo. Ĝia evoluo estas longdaŭra, eĉ plurjara, kaj ofte prezentas gravajn komplikaĵojn: facian paralizon, meningiton, cerban absceson, mastoiditon, trombozon de la enkraniaj vejnaj kanaloj ktp.
Ĉiutage 15-minutaj vaporbanoj kun malvo al tiu regiono, dumnoktaj kata-plasmoj el argilo, tralavoj de la orelo 3-foje ĉiutage per infuzaĵo de kamo-milo aŭ varmeta oksigena akvo je 12 volumenoj, aer- kaj sunbanoj al la tuta korpo kaj racia nutrado indikindaj ĉe kronika meza orelito.
|
supren
|
Mastoidito / Miringito
|
|
 |