Diversaj fremdaĵoj povas akcidente eniĝi en la eksteran aŭdan kanalon, plej ofte ĉe la infanoj: vivantaj (insektoj kaj ties larvoj) kaj inertaj korpoj (molaj: kotono, semoj, kiuj poste ŝvelas; malmolaj: kernoj de fruktoj, grajnoj de koliero, bidoj, pecoj el vitro ks. ) La insektoj, precipe la koleopteroj (skaraboj), povas lezi la miringon per siaj antaŭaj membroj. Por ilin senmovigi, sufiĉas enguti en la orelon iom da olivoleo aŭ similaĵo. La simpla ŝprucigo aŭ tralavo ĵus indikita sufiĉas por elimini la fremdaĵojn en la plej multaj okazoj. Se tiu procedo malsukcesas, ne insistu per manipuladoj kun aŭ sen iloj, kiuj povus endanĝerigi la orelon. Konsultu tuj specialiston.
La cerumenaj glandoj de la ekstera aŭda kanalo sekrecias flavan substancon (cerumeno aŭ orelvakso), kiu protektas ĝin kontraŭ la eniĝo de fremdaĵoj. Kiam tiu sekrecio estas troa kaj akumuliĝas en la kanalo, ĝi povas ŝtopi ĝin, kaŭzante surdecon, zumojn, resonancon de la voĉo ktp. Kvankam natura sekrecio, oni devas trakti ties akumuliĝon kiel fremdaĵon, kiu postulas tralavon. Sed, kiam la cerumeno estas tro malmola aŭ alteniĝas al la kanalo, estas konsilinde unue moligi ĝin, engutante iom da oksigena akvoje 10 volumenoj miksita kun iom da komuna akvo.
|