Startejo
La korpo de la homo
Malsanoj
    Infektaj akutaj
    Infektaj kronikaj
    Infanaj
    Koraj kaj arteriaj
    Vejnaj kaj limfaj
    Spiraj
    Alergio kaj astmo
    Nazaj
    Orelaj
    Faringaj kaj laringaj
    Digestaj
    Hepataj kaj galkanalaj
    Karencaj
    Metabolaj kaj endokrinaj
    Urinaj
    Sangaj
    Nervaj
    Mensaj
    Hau'taj
    Viraj
    Virinaj
    Ostaj, artikaj, muskolaj, tendenaj
    Okulaj
    Malignaj
Terapioj
Famaj naturkuracistoj
Fakvortaro
Fakverkaro
Kongresoj
Au'toroj
Kontakto
Ligoj

Nazaj malsanoj

La nazaj kavoj estas du trairejoj inter kiuj troviĝas apartigaĵo nomita septo. Ĉiu el ili prezentas du orificojn: eksteran aŭ antaŭan (nazotruo) kaj internan aŭ malantaŭan (koano). Ĉe la ekstera vando de ĉiu nazkavo troviĝas tri volviĝintaj ostlamenoj (konkoj): supra, meza kaj suba. Kaj ĉiu konko estigas kanalforman spacon (meato), kie aperas la duktoj de la frunta kaj maksiia sinusoj, la larmodukto ktp. Mukozo, tre dika sur la konkoj, tegas la tutan internon de la nazkavoj kaj kontinuas ĝis tiu simila, kiu tegas la diversajn sinusojn, la faringon ktp. Tiu proksimeco eksplikas kial la inflamo de unu organo (ekzemple la nazo) propagiĝas tiom facile al la najbaraj (ekzemple la sinusoj).

Ĉe la volbo de la nazkavoj, malproksime de la naztruoj, troviĝas la olfakta regiono, kies flarĉeloj kuŝantaj ĉe la finaj disbranĉiĝoj de la olfaktaj nervoj ricevas la impresojn pri odoroj. Kaj ĉirkaŭ la nazo kuŝas diversaj enostaj faciaj kavaĵoj (fruntaj, maksilaj, etmoidaj kaj sfenoida sinusoj), kiuj kompletigas tiun kvazaŭan aparaton.

Normale la enspirata aero trairas la nazkavojn, kiuj varmigas, malsekigas kaj purigas ĝin tiel, ke ĝi povas senriske atingi la pulmojn. Speciale la vibrisoj (haroj en la naztruoj) kaj la muko, kiu lubrikas ĝian internon, havas la taskon haltigi la polverojn, mikrobojn ks., kiuj malpurigas la aeron. Krome la muko estas iom mikrobodetrua.

Kiel sciate, la nazo estas la organo de la flarsenso, kiu intime ligiĝas kun la gustumado. Kaj ĝi servas ankaŭ iel resonancokesto por la voĉo.

De tio eblas konkludi, ke la malsanoj de la nazo, ofte akompanataj de obstrukco, povas okazigi diversajn perturbojn, nenormalaĵojn kaj eĉ afekciojn: la laringo, la bronkoj kaj la pulmoj riskas inflamiĝi pro aero en mal- aŭ nekonvenaj kondiĉoj (tro malvarma kaj/aŭ seka, malpura ktp.), la flarsento perdiĝas (anosmio) same kiel la gustumado, la prononcado kaj la tembro de la voĉo difektŝanĝiĝas, la gorĝo sekiĝas, malpliiĝas la aŭdado kaj eĉ la kapablo sin koncentri mense. Se temas pri infano, kiu jam de longe suferas de naza obstrukco (ekzemple pro adenoidaj vegetaĵoj, polipoj, hipertrofia rinito ktp.), aperas kun paso de la tempo atrofio de la maksilo kun ogiva palata volbo kaj mislokiĝo de la dentoj.



supren

Spasma korizo (fojnofebro)

   

Sinusito

   

Nazaj polipoj

   

Ozeno

   

Kronika rinito

   

Akuta rinito (korizo)

   

Naza sangelfluo (epistakso)

   



supren

Akuta rinito (korizo) / Naza sangelfluo (epistakso)

© 2005-2007 MZ-Verlag