Startejo
La korpo de la homo
Malsanoj
    Infektaj akutaj
    Infektaj kronikaj
    Infanaj
    Koraj kaj arteriaj
    Vejnaj kaj limfaj
    Spiraj
    Alergio kaj astmo
    Nazaj
    Orelaj
    Faringaj kaj laringaj
    Digestaj
    Hepataj kaj galkanalaj
    Karencaj
    Metabolaj kaj endokrinaj
    Urinaj
    Sangaj
    Nervaj
    Mensaj
    Hau'taj
    Viraj
    Virinaj
    Ostaj, artikaj, muskolaj, tendenaj
    Okulaj
    Malignaj
Terapioj
Famaj naturkuracistoj
Fakvortaro
Fakverkaro
Kongresoj
Au'toroj
Kontakto
Ligoj

Sinusito

Ĉirkaŭ la nazo kuŝas diversaj enostaj faciaj kavaĵoj nomitaj sinusoj: la fruntaj sinusoj, kiuj kuŝas en la fruntosto, super la nazradiko, la maksilaj si-nusoj, en la maksiloj; la etmoidaj, ĉe la volbo de la nazkavoj, kaj la sfenoida sinuso, situanta en tiu nepara osto de la krania bazo.

Tiuj sinusoj, veraj aneksaĵoj de la nazkavoj, komunikiĝas kun tiuj ĉi pere de duktoj kaj/aŭ orificoj; kaj sekve ofte inflamiĝas ĉe nazmalsanoj. Karia supra molaro (granda maĉdento) povas kaŭzi maksilan sinusiton.

La sinusito estas ofte latenta, t. e. ĝiaj simptomoj ne estas percepteblaj.

Tamen ofte aperas diversaj simptomoj. Ĉe frunta sinusito la paciento plendas pri kakosmio (li perceptadas malbonan odoron), frunta doloro kaj ŝveliĝo de la supra palpebro; blovante li eligas puson. Ĉe maksila sinusito la paciento eligas puson tra nur unu naztruo; precipe matene kaj kiam li klinas la kapon antaŭen. Krome li plendas pri kakosmio kaj doloro suborbita aŭ laŭlonge de la supraj dentoj. La etmoida sinusito, komplikaĵo de la frunta, estas karakterizita per malabundaj simptomoj: doloro ĉe la naza angulo de la okulo, palpebra ŝveliĝo, diplopio (percepto de du bildoj ĉe la vido de unu sola objekto), larmelfluo kaj astenopio (nekapablo por daŭra vidado). La sfenoida sinusito prezentas simptomojn similajn al tiuj de la etmoida; krome la paciento kraĉas puson kaj plendas pri malbonodora elspiro kaj kapdoloro. Opta neŭrito povas ankaŭ okazi, ĉar la optaj nervoj kaj la parietoj de la sfenoida sinuso kuntuŝiĝas.

La kuracado devas unue direktiĝi al la kaŭzo de la sinusito: rinito, karia supra molaro ktp.

Ĉe akuta sinusito, des pli prave se febra, la paciento devas enlitiĝi aŭ al-menaŭ ripozi; observi fastan dieton en la komenco, poste dieton el fruktoj; apliki ĉiuvespere klisteron; apliki sur !a malsanan regionon malvarmajn kataplasmojn el argilo renovigitajn ĉiu-3-5-hore. Se ial tiuj ĉi kataplasmojne estas aplikeblaj, anstataŭigu ilin per malvarmaj kompresoj ofte renovigitaj kaj oftaj ŝprucigoj de malvarma akvo sur la vizaĝon kaj kranion.

Ĉe kronika sinusito utilas ĉiutagaj vaporbanoj al la kapo kun folioj de eŭkalipto, pino aŭ mento dum 15-20 minutoj.

Per tiuj simplaj rimedoj kaj racia nutrado oni sukcesas resaniĝi, evitante tiel la kirurgiajn operaciojn, kiuj estas plej ofte danĝeraj kaj senutilaj.



supren

Spasma korizo (fojnofebro) / Nazaj polipoj

© 2005-2007 MZ-Verlag