Startejo
La korpo de la homo
Malsanoj
    Infektaj akutaj
    Infektaj kronikaj
    Infanaj
    Koraj kaj arteriaj
    Vejnaj kaj limfaj
    Spiraj
    Alergio kaj astmo
    Nazaj
    Orelaj
    Faringaj kaj laringaj
    Digestaj
    Hepataj kaj galkanalaj
    Karencaj
    Metabolaj kaj endokrinaj
    Urinaj
    Sangaj
    Nervaj
    Mensaj
    Hau'taj
    Viraj
    Virinaj
    Ostaj, artikaj, muskolaj, tendenaj
    Okulaj
    Malignaj
Terapioj
Famaj naturkuracistoj
Fakvortaro
Fakverkaro
Kongresoj
Au'toroj
Kontakto
Ligoj

Kronika rinito

La ŝvelo de la naza mukozo okazigas obstrukcon, kiu ĝenas la pacienton diversmaniere kaj devigas lin spiri tra la buŝo. Sekve la paciento eksuferas de seka gorĝo, malbonodora elspiro, perturboj de la flarsento ktp. Samtempe aperas abunda elfluo sereca, mukpusa aŭ pusa, kiun oni kelkfoje ne povas elimini tra la naztruoj pro la ŝvelinta mukozo. Ĝi pasas do al la naza faringo kaj estas forigata tra la buŝo.

Ĉar longdaŭra, la kronika rinito ofte kaŭzas komplikaĵojn: sinus-, faring-, laring- kaj orelitojn.

La kuracado estas same kiel por la akuta formo, sed postulas persistecon. Spiraj ekzercoj kaj evitado de malpura aero estas speciale indikindaj.



supren

Ozeno / Akuta rinito (korizo)

© 2005-2007 MZ-Verlag