La akuta inflamo de la naza mukozo estas unu el la plej oftaj malsanoj de la homo. Oni ĝenerale atribuas ĝin al la humida malvarmo kaj al la subita paso de alta al malalta temperaturo, same kiel al kontaĝo. Tamen pleje gravas la antaŭdispozicio kaj la naturaj defendofortoj de ĉiu persono: oni ordinare rimarkas, ke kelkuloj konstante suferas de tiu malsan(et)o, kaj aliuloj, neniam; kvankam ĉiuj elmetitaj al samaj veteraj kondiĉoj. Ne malofte ĝi havas alergian devenon.
Ĝi manifestiĝas per naza kataro (muka elfluo) pli aŭ malpli abunda, sereca en la komenco, poste muka kaj mukpusa, naza obstrukco; kelkfoje subfebro, kapdoloro aŭ -pezeco ktp.
La korizo ofte propagiĝas al la sinusoj, faringo, aŭda tubo kaj meza orelo, laringo, traŭeo, bronkoj ktp., estigante inflamojn de tiuj organoj. Gravas do trafe trakti tiun ŝajne malgravan afekcion por eviti komplikaĵojn.
Por preventi la nazkataron, nepras la observado de la faktoroj de la sano (racia nutrado, flegado de la haŭto ktp.), kiuj havigas la koncernan naturan imunecon. Kaj tiuj samaj faktoroj ankaŭ taŭgas por ĝin kuraci.
Vaporbanoj al la kapo kaj nazaj tralavoj akcelas la resaniĝon.
Por purigi sian nazon, la paciento devas blovi malforte, unue tra unu nazkavo, kaj poste tra la alia. Neniam forte, kaj tra ambaŭ nazkavoj samtempe, ĉartiele oni riskas infekti la mezan orelon, kiu komunikiĝas per la aŭdaj tuboj kun la naza faringo.
Normale la akuta rinito evoluas dum 8-10 tagoj kaj malaperas. Sed, kiam la individua, vetera aŭ media kondiĉaro ne favoras la resaniĝon, ĝi pasas al kronika stato.
|