|
|
 |
 |
 |
 |
Naza sangelfluo (epistakso)
|
|
|
Spontanea epistakso dependas de loka lezo (angia ulceriĝo) de la naza mukozo.
Kelkaj malsanoj de la hepato, renoj, koro, arterioj kaj sango povas estigi epistakson. Ĉe hipertensiuloj (suferantoj de alta sangopremo) ĝi kelkfoje funkcias kvazaŭ savoklapo, ofte evitante tiel pli gravajn akcidentojn (cerba hemoragio ks.) Ĉe kelkaj virinoj ĝi sporade anstataŭas la menstruon. Infanoj kun aŭ sen antaŭdispozicio, kiuj emas grati al si la internon de la nazo, ankaŭ prezentas ofte epistakson.
Kiam negrava, oni povas ĉesigi la sangelfluon tamponante la nazon per sterilizita vatbulo trempita en oksigena akvo je 12 volumenoj; aŭ premante per la fingroj la nazajn alojn dum kelkaj minutoj. Ankaŭ utilas ripozi, kuŝante aŭ ne, kun la kapo klinita malantaŭen kaj malvarma kompreso sur la nazon; aŭ tralavi la nazon per malvarma salita akvo aŭ malvarma dekokto de ekvizeto, aŭ de paŭtista kapselo, aŭ per unu kulerpleno da oksigena akvo je 10 aŭ 12 volumenoj miksita kun 2 aŭ 3 kulerplenoj da komuna akvo. Oni devas sorbi la likvaĵon en la nazon, kaj klini la kapon malantaŭen por ke la nazkavoj plene trempiĝu. Ne blovu por eviti, ke la sangelfluo pli longe daŭru.
Se la epistakso estas grava, tro ofta aŭ longdaŭra, konsultu specialiston. Ĉiumaniere oni devas priatenti la ĝeneralan farton de la paciento kaj trakti la veran kaŭzon de la epistakso.
|
supren
|
Nazaj malsanoj
|
|
 |