Startejo
La korpo de la homo
Malsanoj
    Infektaj akutaj
    Infektaj kronikaj
    Infanaj
    Koraj kaj arteriaj
    Vejnaj kaj limfaj
    Spiraj
    Alergio kaj astmo
    Nazaj
    Orelaj
    Faringaj kaj laringaj
    Digestaj
    Hepataj kaj galkanalaj
    Karencaj
    Metabolaj kaj endokrinaj
    Urinaj
    Sangaj
    Nervaj
    Mensaj
    Hau'taj
    Viraj
    Virinaj
    Ostaj, artikaj, muskolaj, tendenaj
    Okulaj
    Malignaj
Terapioj
Famaj naturkuracistoj
Fakvortaro
Fakverkaro
Kongresoj
Au'toroj
Kontakto
Ligoj

Astmo

Tiuj, kiuj suferas astmon devas trakti la akutan atakon jene: Metu sur la planko sitelon aŭ alian taŭgan ujon plenan je akvo tiom varma kiom nur eble elteni. Metu sur tablo aŭ benko alian ujon (pelvon aŭ alian vazon pre-fere iom longforman) plenan je akvo samtemperatura. Enigu ambaŭ krurojn ĝis preskaŭ la genuoj en la surplankan ujon; sammomente enigu la manojn kaj antaŭbrakojn ĝis la kubutoj en la surtablan ujon. Por ke la akvo ne malvarmiĝu, aldonu laŭbezone pli varman akvon al ambaŭ ujoj. Tiu bano devas daŭri plimalpli 10 minutojn. Se ĝi estas bone elportebla, ĝi povas daŭri 12 minutojn; kontraŭe, oni devas ĝin ĉesigi post 6 aŭ 8 minutoj. Tiu varma bano sammomenta de kruroj kaj antaŭbrakoj forte plivigligas la sangan cirkuladon kaj bone efikas al astmuloj. Ĉe la komenco prenu ĝin ĉiutage kaj poste ĉiuduatage. Sed, dum la astmaj atakoj vi povas ĝin preni eĉ dufoje ĉiutage dum kelkaj tagoj. Se vi tute ne eltenas ĝin, anstataŭigu ĝin per varmaj fomentaĵoj sur la bruston: trempu tukon en varman akvon, premtordu ĝin, faldu ĝin tri- aŭ kvaroble kaj apliku ĝin sur la bruston kovrante ĝin per seka tuko por ke ĝi ne malvarmiĝu. Ŝanĝu laŭbezone la fomentaĵon. La tuta daŭro estas pli aŭ malpli duonhora kaj oni povas ĝin refari la saman tagon se necese.

Se tiuj rimedoj ne sufiĉe helpas, bruligu iom da daturo (sciencaj nomoj: Datura stramonium, Datura ferox) en angulo de via ĉambro dum kelkaj minutoj; sed ne rekte enspiru ties fumon. Ĉar tiu vegetajo estas venena, ne trinku ties tizanon.

Malproksime de la manĝoj trinku tizanon de pulmonario aŭ de iu alia sputiga herbo ekzistanta en via lando.

Grava rekomendo: ĉesu uzi drogojn kaj farmaciaĵojn, kiuj nur momente forigas la malfacilan spiradon (dispneo) koste de plua toksado de la organismo. Se vi ne povas aŭ ne kuraĝas tuj fari tion, maloftigu iom post iom ties uzon, malgrandigu la dozojn ktp. ĝis definitiva forlaso de ĉiuj medikamentoj.

La natura kuracado estas la plej fidinda kaj tute senriska. Se vi konscie kaj konstante observadas tiujn ĉi preskribojn, vi sendube kaj tutcerte resaniĝos.



supren

Alergio

© 2005-2007 MZ-Verlag