|
|
 |
 |
 |
 |
Alergio
|
|
|
Tiuj, kiuj suferas alergion prefere ne vestiĝu per nilono nek per aliaj arte faritaj ŝtofoj. Ŝuoj el plasto aŭ el kaŭĉuko estas eliminendaj.
Por mildigi la jukadon, apliku sur la haŭto citronsukon aŭ baniĝu en varmeta akvo kun amelo (miksu 2 aŭ 3 manplenojn da amelo kun la akvo).
Tri aŭ kvar fojojn semajne, antaŭ la enlitiĝo, prenu vaporbanon al via vizaĝo (inhalo). Metu manplenon da folioj de eŭkalipto en ujo kun bolanta akvo; kovru vian kapon per granda tuko kaj ricevu tiun vaporon dum 10-12 minutoj; je la fino, refreŝigu vian vizaĝon per freŝa akvo. Por ke la akvo daŭre bolu dum la vaporbano, uzu elektran varmigilon, ĉar ĝi ne haladzas. Se tiu ĉi ne estas havebla, apartigu la ujon de la fajro por preni la vaporbanon, ĉar la haladzoj eliĝantaj el keroseno, brulalkoholo, karbo, gaso ktp. estas toksaj. Eblas ankaŭ aĉeti specialan inhalilon tiucele.
Evitu dum kelka tempo la sunon kaj la troan varmon, precipe dum la akuta stadio. Ĉagrenoj kaj afliktoj estas ĉiam evitendaj laŭeble. Eliminu ĉiuspecajn drogojn, medikamentojn kaj farmaciaĵojn.
|
supren
|
Astmo / Alergio kaj astmo
|
|
 |