Startejo
La korpo de la homo
Malsanoj
    Infektaj akutaj
    Infektaj kronikaj
    Infanaj
    Koraj kaj arteriaj
    Vejnaj kaj limfaj
    Spiraj
    Alergio kaj astmo
    Nazaj
    Orelaj
    Faringaj kaj laringaj
    Digestaj
    Hepataj kaj galkanalaj
    Karencaj
    Metabolaj kaj endokrinaj
    Urinaj
    Sangaj
    Nervaj
    Mensaj
    Hau'taj
    Viraj
    Virinaj
    Ostaj, artikaj, muskolaj, tendenaj
    Okulaj
    Malignaj
Terapioj
Famaj naturkuracistoj
Fakvortaro
Fakverkaro
Kongresoj
Au'toroj
Kontakto
Ligoj

Bronkektazio

Post pulmito kaj gripo, ĉe pulmosklerozo, kaj pro algluiĝo de la pleŭro, la bronkoj povas dilatiĝi saketforme. Kaj en tiuj saketoj akumuliĝas mukaĵo, kiu poste povas malkomponiĝi aŭ putriĝi, estigante simptomojn de pusa, putra aŭ fetora bronkito. La ekstremoj de la fingroj de tiuj malsanuloj ofte similas al tamburfrapiloj pro kronika kongesto kaj ŝvelo.

La puso entenata en la bronkaj saketoj povas lezi la bronkan parieton kaj detrui sangangion estigante hemoragion. Ĝi ankaŭ povas inflamigi la apu-dan pulman histon, kaj, pli malofte, invadi la sangofluon estigante cerban absceson, pusan meningiton aŭ piemion (pusa infekto de la sango).

Por malplenigi la bronkajn saketojn, oni devas sin meti en genua-kubuta pozicio, aŭ kuŝiĝi sur la lito laŭlarĝe kun la busto pendanta malsupren ek-ster la lito. Observu vegetaran sensalan dieton, ne manĝu panon kaj farunaĵojn, kaj trinku malmulte da fluaĵo por malpliigi la sputaĵon. Freŝaj fruktoj kaj krudaj salatoj estas speciale rekomendindaj. Faru ĉiutage spirajn ek-zercojn. Prenu 2-3 fojojn ĉiusemajne vaporbanon al via busto kun folioj de eŭkalipto, pino aŭ mento. En bona vetero elmetu vian tute nudan korpon al la sunaj radioj dum 15-30 minutoj (sunbano). Havigu al vi puran aeron prefere en la montaro aŭ de la marbordo. En multaj okazoj povas utili bano laŭeble varma de manoj kaj antaŭbrakoj dum 10-15 minutoj, aplikante tuj poste malvarman kompreson sur la antaŭbrakojn; aŭ piedbano laŭeble varma kaj tuj poste malvarma kompreso sur la krurojn; aŭ bano laŭeble varma de la tuta korpo, ĝis la kolo, ricevante tuj poste ŝprucon de malvarma akvo sur la dorson. Por ke la akvo de tiuj banoj ne malvarmiĝu, aldonu ofte kaj laŭbezone akvon pli kaj pli varman. Aldonante manplenon da sin-apa faruno al varma akvo, la menciitaj banoj iĝas pli efikoplenaj ankoraŭ. La celo de tiuj tre varmaj banoj sekvitaj de malvarmaj kompresoj aŭ ŝprucoj estas draste stimuli la kuracigan forton de la organismo.



supren

Kronika bronkito / Bronkito (inflamo de la bronkoj)

© 2005-2007 MZ-Verlag