Startejo
La korpo de la homo
Malsanoj
    Infektaj akutaj
    Infektaj kronikaj
    Infanaj
    Koraj kaj arteriaj
    Vejnaj kaj limfaj
    Spiraj
    Alergio kaj astmo
    Nazaj
    Orelaj
    Faringaj kaj laringaj
    Digestaj
    Hepataj kaj galkanalaj
    Karencaj
    Metabolaj kaj endokrinaj
    Urinaj
    Sangaj
    Nervaj
    Mensaj
    Hau'taj
    Viraj
    Virinaj
    Ostaj, artikaj, muskolaj, tendenaj
    Okulaj
    Malignaj
Terapioj
Famaj naturkuracistoj
Fakvortaro
Fakverkaro
Kongresoj
Au'toroj
Kontakto
Ligoj

Pulma tuberkulozo

Ĝi estas tre disvastigita malsano; sed plej ofte temas nur pri latenta infek-to, tio estas sensimptoma, kiu pro la naturaj defendfortoj kuraciĝas per si mem en la plej oftaj okazoj. Kiam tiu spontanea kuraciga forto estas elĉer-pita (pro neracia nutrado, malbonaj vivkondiĉoj, tabakismo, alkoholismo kaj aliaj malvirtoj ktp.), la latenta infekto transformiĝas en malkaŝan, evi-dentan malsanon, kies simptomoj estas: tusado, ne grava ĉe la komenco; febreto vespera aŭ nokta; nokta ŝvitado pli aŭ malpli abunda; persista voĉraŭkeco; dispepsio, senapetiteco, malgrasiĝo, nervozeco ktp.; ĉe postaj stadioj aperas abunda sputaĵo, kelkfoje miksita kun iom da sango, kiu povas transformiĝi en hemoragion (hemoptizo; sangelfluo), kiam sangovazo rompiĝas pro la lezo; torakaj doloroj ktp.

La alopatia medicino obstine celas detrui la bacilon de Koch, laŭdire la kaŭzo de la tuberkulozo. Sed estas neeble sin liberigi de mikroboj, ĉar ili troviĝas ĉie kaj kontinue estas enspirataj aŭ alimaniere enigataj en la or-ganismon, ne malutilante se la naturaj defendfortoj estas sendifektaj.

Dum multaj jardekoj la kuracistoj kutimis preskribi supernutradon al tuber-kulozuloj, kredante ke viandaĵoj, fiŝaĵoj, kolbasoj, konservaĵoj kaj aliaj "fortigiloj" estas idealaj nutraĵoj por ili. Laŭ tiu metodo, la pacientoj supersate manĝas kaj grasiĝas kun la rezulto, ke post kelka tempo ili malsaniĝas je la digesta aparato (aparte je la hepato kaj stomako), kaj sekve ilia ĝener-ala farto pli malboniĝas. Feliĉe la scienco jam pruvis, ke supernutrado ĉe tuberkulozuloj estas tragika eraro, kiu nur povas mallongigi ties vivon. Jen kio estas farenda: observu vegetaran dieton, prefere krudan (ne kuiritaj fruktoj, salatoj ktp. ) kun tre malmulte da salo; manĝu ankaŭ boligitajn le-gomojn, integrajn cerealojn (ne boligu tro longe la manĝaĵojn), tritikan aŭ sekalan integran panon, lakton, ovojn (1 aŭ 2 ĉiutage), freŝan fromaĝon (ovo kaj fromaĝo ne en la sama manĝo), krudan ĝermon de tritiko (duon-kulerpleno ĉiutage), marajn algojn, sekigitan bierfermentilon, nuksojn ktp. Aldonu ĉiutage glason da suko de krudaj spinaco kaj karoto (raspu aŭ mu-elu ilin antaŭe) kaj la ŝelon tre subtile pistitan de 1 aŭ 2 ovoj (oni povas ĝin solvi en iom da citronsuko) pro la vitaminoj kaj organikaj fero kaj kalcio en ili entenataj. Evitu spicaĵojn, saŭcojn, fritaĵojn, alkoholaĵojn kaj sukeraĵojn (uzu mielon anstataŭ sukero).

Spicu nur per origano, bulbo (cepo), ajlo, petroselo, laŭro, poreo ktp.

Zorgu, ke la intestoj funkciu ĝuste kaj ĉiutage. Se necese, apliku klisteron de 1 litro da varmeta akvo.

Loĝu en la kamparo aŭ en ne alta montaro (malpli ol 650 metrojn super marnivelo) por sufiĉe longa ripozkuracado, kaj restadu laŭeble longe sub libera ĉielo.

En bona vetero prenu ĉiutage frumatene, kaj ĉiunokte, 3 horojn post la lasta manĝo, aerbanon tute nuda en rekta kontakto kun la aero dum 1 aŭ 2 minutoj la unuan tagon, 2 aŭ 4 minutoj la duan tagon, aldonante 1 aŭ 2 mi-nutojn ĉiun sekvantan tagon ĝis vi atingas 20-30 minutojn, kaj tiam restu ĉe tiu tempodaŭro ĉiumatene kaj ĉiunokte, seninterrompe. En malvarma vetero prenu tiun aerbanon en la ĉambro antaŭ malfermita fenestro. Se vi
sentas malvarmon, frotu la korpon per tuko aŭ per la manoj. Se dum la aer-bano viaj piedoj estas malvarmaj, revarmigu ilin kaj, se necese, surmetu lanajn ŝtrumpojn. Post la aerbano enlitiĝu kaj revarmiĝu. La aerbano pli-faciligas la sangan cirkuladon, trankviligas la nervaron kaj fortigas la tutan organismon kun tre favora influo sur la pulmoj. Moderaj spiraj ekzercoj estas grava kompletigaĵo de la aerbanoj.
Se vi febras, vi devas ĉiuvespere, antaŭ vespermanĝo, energie frotadi vian korpon dum 2 minutoj per spongo aŭ tuko ofte trempita en malvarman (aŭ apenaŭ varmetan, se vi ne eltenas malvarman) akvon, salitan aŭ ne, kaj apenaŭ premtordita, laŭ ĉi tiu vico:



supren

la krurojn
la brakojn
la ventron, la bruston kaj la dorson.


supren

Tuj poste sekiĝu kaj enlitiĝu. La celo de tiu ĝenerala frotado estas malaltigi sendanĝere la febron kaj draste stimuli la naturajn defendfortojn antaŭe menciitajn.

Krome, ĉiunokte (2, 5-3 horojn post vespermanĝo) apliku sur la afekciitan duonon de la torako jenan malvarman kompreson: trempu tukon en malvarman akvon, premtordu ĝin, faldu ĝin plurfoje kaj apliku ĝin; kovru ĝin per seka tuko kaj vindu la tuton; demetu ĝin la sekvantan matenon. Pli efikoplena ankoraŭ ol tiu kompreso estas jena argila kataplasmo: miksu puran argilon kun malvarma akvo ĝis vi atingas firmecon de kvazaŭa mortero kaj apliku ĝin pere de kulero aŭ truleto en rektan kontakton kun la haŭto de la afekciita duono de la torako, minimume 1, 5-2 centimetrojn dika; kovru la kaĉon per tuko trempita en malvarman akvon por ke ĝi ne sekiĝu tro rapide kaj vindu la tuton. La sekvantan matenon demetu la kataplasmon kaj forĵetu la argilon.

Ofta komplikaĵo de la pulma tuberkulozo estas lezo de sangangio, kiu tradukiĝas per hemoragio (hemoptizo) pli aŭ malpli abunda dum tusado. En tiu okazo faru la jenon:

Absolute ripozu enlite, ne parolante kaj ne ricevante vizitantojn. La unuan tagon manĝu nenion solidan. Trinku nur akvon kun aŭ sen citronsuko, sukon de freŝaj fruktoj, tizanon de ekvizeto (latine: Equisetum), sukon de krudaj rafanetoj (raspu ilin subtile kaj la raspitaĵon elpremu en peco da tolaĵo). Unu fojon trinku ankaŭ kafkulerplenon da salo solvita en duontaso da malvarma akvo. Tiu solvaĵo, same kiel la suko de rafanetoj, havas sanghalti-
gajn ecojn. Ĉiuj trinkaĵoj devas esti malvarmaj. Prenu varman piedbanon dum 15 minutoj. Se la hemoragio plu daŭras, prenu varman manbanon dum 10 minutoj kaj ripetu ĝin ĝis tri fojoj dum la tago. Apliku klisteron de dekokto de ekvizeto apenaŭ varmeta. Apliku sur la torakon malvarman kompreson dum duonhoro; ripozu duonhoron sen la kompreso; apliku de-nove la malvarman kompreson dum duonhoro, kaj tiel sinsekve. Dum la nokto apliku ĝin ankaŭ, ne renovigante ĝin dum la dormohoroj.

La sekvantan tagon trinku malvarman lakton, malvarman vegetaran buljonon kun ovoflavo, manĝu freŝajn fruktojn, malgrandkvante sed ofte, laŭbezone. Poste aldonu iom post iom krudajn salatojn, boligitajn legomojn, integrajn cerealojn ktp., laŭ la supraj indikoj. Prefere manĝu 5-6 fojojn ĉiutage po malmulte.

La tuberkulozo povas ataki ankaŭ aliajn organojn: ostoj, artikoj, intestoj, peritoneo, haŭto, renoj, laringo, okuloj ktp. La kuracado similas al tiu indikita por pulma tuberkulozo. Krome prenu ĉiutage, prefere matene, sunbanon elmetante vian tute nudan korpon (se tio ne eblas, almenaŭ la koncernan korpoparton) al la sunaj radioj. Komencu per 1 minuto la unuan tagon kaj aldonu 1 minuton ĉiun sekvantan tagon ĝis vi atingas 1 aŭ 2 horojn, kaj tiam restu ĉe tiu tempodaŭro ĉiutage seninterrompe. (Aliflanke, ĉe pulma tuberkulozo ne prenu sunbanon).



supren

Grava rekomendo

Ĉesu uzi drogojn kaj farmaciaĵojn, kiuj nur momente kaj ŝajne forigas la ĝenajn simptomojn koste de plua toksado kaj difekto de la organismo. Nur esceptaokaze la artefarita pneŭmotorako estas akceptebla.



supren

Inflamo de la pleu'ro (pleu'rito)

© 2005-2007 MZ-Verlag