|
|
 |
 |
 |
 |
Inflamo de la pleu'ro (pleu'rito)
|
|
|
La pleŭro estas sereca membrano, kiu surkovras la internon de la torako kaj tegas la pulmojn. Ĝi konsistigas kvazaŭ duoblan sakon por ĉiu pulmo, kies plej grava tasko estas faciligi la movojn de tiu organo dum la spirado.
|
supren
|
Pleu'rito
|
povas okazi pro diversaj kaŭzoj: reŭmatismo, tuberkulozo, pulmito ktp. Ĝiaj simptomoj estas similaj al tiuj de pulmito, sed ne estas sputado, escepte se kunekzistas pulmito aŭ bronkito.
Ĉe seka (senakva) pleŭrito, la doloro intensiĝas kiam la paciento spiras kaj persistas multajn tagojn; ĝenerale la lezo estas nur unuflanka.
Ĉe eksuda pleŭrito da doloro ĝenas nur la unuajn tagojn, kiam la paciento spiras; poste, kiam la eksudaĵo formiĝas, ĝi malaperas; sed, se la likvaĵo estas abunda, la spirado malfaciliĝas.
La kuracado de pleŭrito estas simila al tiu de pulmito; sed apliku la argilan kataplasmon (aŭ la malvarman kompreson) nur dumnokte sur la malsanan duonon de la torako. Dum la tago apliku varmajn fomentaĵojn, varmajn kat-aplasmojn el linsema faruno kun iom da sinapa faruno, kaŭĉukan ujon kun varma akvo, varman kataplasmon el fojnfloroj, sako kun varma sablo, elektra kuseneto ktp.
Tiuj varmaj aplikaĵoj sendolorigas la pacienton kaj, same kiel la dumnoktaj malvarmaj (aŭ apenaŭ varmetaj, se oni ne eltenas ilin malvarmaj) aplikaĵoj helpas elsorbi la eksudaĵon kaj resanigas la pleŭron, preventante ties al-gluiĝon. Ĉiu varma aplikaĵo povas daŭri 1 horon; poste, demetu ĝin, frotu rapide vian bruston per tuko trempita en malvarman (aŭ malvarmetan) akvon, sekiĝu kaj ripozu 30-45 minutojn. Post tiu ripozo, apliku alian el la supre menciitaj varmaj aplikaĵoj, laŭvice.
Se vi ne plu febras, observu vegetaran dieton. Evitu la salon. Ajlo kaj jogurto estas rekomendindaj same kiel krudaj fruktoj kaj salatoj.
En kelkaj okazoj povas helpi aplikaĵoj malproksime de la brusto; ekzemple:
varmaj banoj de piedoj kaj kruroj aŭ de manoj kaj antaŭbrakoj aŭ varmaj sidbanoj dum 10-15 minutoj.
Kiam la doloro ĉesas, komencu tuj fari 3-4 fojojn ĉiutage spirajn ekzercojn, supren levante la brakon de la lezita flanko, kaj pliigu ilin iom post iom. Ankaŭ estas konsilindaj masaĝo de la torako, sunbanoj (se oni ne febras), kaj modera gimnastiko. En esceptaj okazoj akceptu diatermion (varmoterapio per altatensio kurento), kaj, se la eksudaĵo estas tro abunda, punkcion.
Post resaniĝo restadu kelkajn semajnojn en la kamparo aŭ en la montaro.
|
supren
|
Pulma tuberkulozo / Bronkopulmito
|
|
 |