estas miksa formo kun inflamo de bronkoj kaj pulma histo. Ĝia kuracado estas simila al tiu de pulmito. En kelkaj kazoj, kiam la febro ne estas tre alta, kaj la tusado kaj sputado tre ĝenas la pacienton, konvenas anstataŭigi la malvarman kompreson kaj la argilan kataplasmon per kataplasmo el linsema faruno, kiun oni preparas jene: Miksu farunon el linsemo kun malvarma akvo formante kaĉon; varmigu ĝin daŭre kirlante ĝis vi atingas varman mason (ne pli ol 42-45 °C); metu ĝin en sufiĉe ampleksa maldensa ŝtofo, aldonante 20% da sinapa faruno; bone miksu la tuton, kaj apliku tiun kataplasmon sur la malsanan regionon kaj ties ĉirkaŭaĵon antaŭe kovritan per flanelo por eviti brulvundon. Demetu ĝin post 30-45 minutoj. Oni povas ripeti tiun procedon 2-3 fojojn ĉiutage.
Ĉe kelkaj gravaj okazoj, inhalado de oksigeno estas konsilinda. Ĉe pulma kongesto, kupoj povas tre utili.