|
|
 |
 |
 |
 |
Pulma inflamo (pulmito au' pneu'monio)
|
|
|
komenciĝas per ektremo kaj alta febro (39, 40-41 °C), la spirado iĝas pli kaj pli malfacila; oni sentas malfortecon, kapdoloron, senapetitecon kaj doloron ĉe la brusto, kiu intensiĝas kun la profunda spirado; estas tusado kaj sputado. La sputaĵo, malabunda je la komenco, iĝas poste pli abunda kaj rustokolora pro la sango en ĝi entenata. La paciento tre soifas kaj lia spirado estas malprofunda, ofta kaj malfacila, ĉar la pulmo ne funkcias normale. Ĉe tipa pulmito la febro dekomence plialtiĝas rapide kaj persistas alta dum pli aŭ malpli naŭ tagoj; poste, ĝi malaltiĝas preskaŭ subite, dum 2 horoj, meze de abunda ŝvitado, kaj la ĝenerala stato de al paciento tre pliboniĝas tiam. Male, ĉe maljunuloj, alkoholuloj, trograsuloj, kor- kaj ren-malsanuloj, diabetuloj ktp., la evoluo de la malsano estas malpli favora, ĉar ilia organa defendo troviĝas en malbonaj kondiĉoj. Verdire ne estas la mikroboj la veraj kaŭzantoj de la pulmito, ĉar milionoj da ili eniras la pulmojn ĉiutage kun la enspirata aero, tamen ne lezante la sanajn histojn. Ankaŭ la malvarmo kaj aliaj banalaj faktoroj ne kulpas pri tiu malsano, kiu okazas nur kiam pro nenatura vivsistemo la histoj ne kapablas sin defendi.
Ĉe pulmito faru jenon:
Enlitiĝu kaj ripozu dum la tuta daŭro de la malsano. Aerumu tage kaj nokte vian dormoĉambron, sed estu varme vestita. Trempu tukon en malvarman akvon, premtordu ĝin, faldu ĝin plurfoje kaj apliku ĝin sur la tutan bruston; kovru ĝin per seka tuko kaj vindu la tuton; post 2 horoj demetu ĝin kaj ripozu 1 horon; ripetu la saman procedon dum la tuta tago. Nokte apliku la saman kompreson sur la bruston, sed ne ŝanĝu ĝin ĝis la sekvanta mateno. Post ĉiu demeto de la kompreso, helpanto devas rapide froti vian bruston per tuko trempita en malvarman akvon kaj ĝin sekigi.
Tiu kuracado per akvo helpas ŝviti (per ŝvitado oni ja eliminas la toksojn de la malsano), faciligas la spiradon kaj la dormon, kvietigas la nervozecon, malkongestas la pulmojn kaj kontribuas al rapida resaniĝo. Se la paciento ne bone eltenas malvarman akvon, oni povas en la komenco uzi ĝin apenaŭ varmeta; sed malvarma ĝi estas pli efikoplena.
Pli efikas ankoraŭ la argila kataplasmo, kiun oni preparas jene: prenu puran argilon (sen ŝtonetoj kaj aliaj malpuraĵoj), miksu ĝin kun malvarma akvo ĝis vi atingas firmecon de kvazaŭa mortero kaj apliku ĝin pere de kulero aŭ truleto en rektan kontakton kun la haŭto de la malsana regiono kaj ties ĉirkaŭaĵo, minimume 1, 5-2 centimetrojn dika; kovru la kaĉon per tuko trempita en malvarman akvon por ke ĝi ne sekiĝu tro rapide kaj vindu la tuton. Post 2-3 horoj demetu la kataplasmon (pere de akvo se ĝi alteniĝas), forĵetu la argilon, ĉar ĝi estas uzenda nur unu fojon kaj lavu la tukon. Post 30-40 minutoj apliku novan argilan kataplasmon kaj tiel sinsekve la tutan tagon. Se ial ne eblas ŝanĝi tiom ofte la kataplasmon, ŝanĝu ĝin ĉiu 4-5 hore. Sed de temp' al tempo malsekigu ĝin per iom da malvarma akvo. Nokte apliku alian kataplasmon kaj demetu ĝin la sekvantan matenon, ne renovigante ĝin dum la dormohoroj.
La unuajn 2-3 tagojn manĝu nenion solidan; nur trinku akvon kun mielo aŭ citronsuko, sukon de freŝaj fruktoj kaj legomoj, tizanojn de sputigaj plantoj, maltkafon ktp. La sekvantajn 2-3 tagojn manĝu krudajn fruktojn kaj salato-jn; poste, boligitajn legomojn, vegetalajn supojn ktp. Dum la tuta daŭro de la malsano apliku ĉiumatene kaj ĉiuvespere klisteron de 1 litro da malvarma aŭ apenaŭ varmeta akvo.
Ĉar temas pri grava malsano, ni insistas, ke la ripozo enlite devas esti absoluta dum la tuta daŭro de la pulmito. Se vi sentas senritman aŭ neregulan aŭ tro rapidan korbatadon, apliku sur la antaŭkoran regionon malvarman kompreson kaj ŝanĝu ĝin tiom ofte kiom necese.
Post resaniĝo restadu kelkajn semajnojn en la kamparo aŭ en la montaro, faru ĉiutage spirajn ekzercojn kaj prenu sunbanojn.
|
supren
|
Bronkopulmito / Emfizemo
|
|
 |