Startejo
La korpo de la homo
Malsanoj
    Infektaj akutaj
    Infektaj kronikaj
    Infanaj
    Koraj kaj arteriaj
    Vejnaj kaj limfaj
    Spiraj
    Alergio kaj astmo
    Nazaj
    Orelaj
    Faringaj kaj laringaj
    Digestaj
    Hepataj kaj galkanalaj
    Karencaj
    Metabolaj kaj endokrinaj
    Urinaj
    Sangaj
    Nervaj
    Mensaj
    Hau'taj
    Viraj
    Virinaj
    Ostaj, artikaj, muskolaj, tendenaj
    Okulaj
    Malignaj
Terapioj
Famaj naturkuracistoj
Fakvortaro
Fakverkaro
Kongresoj
Au'toroj
Kontakto
Ligoj

Emfizemo

La bronkoj disdividiĝas en bronketoj pli kaj pli malgrandaj, kaj ĉe la ekstremo de la plej etaj troviĝas kavaĵetoj nomitaj alveoloj, esenca elemento de la pulma histo, kie okazas la oksigeniĝo de la sango. Kronikaj malsanoj de la pulmo kaj de la bronkoj, precipe kronika bronkito, submetas la alveolojn dum jaroj al granda streĉo, kiu finfine perdigas la elastecon de la alveolaj parietoj kaj eĉ kaŭzas ties detruon. La alveoloj tiam dilatiĝas kaj la pacien-to ne sukcesas elirigi la jam konsumitan aeron, kiu postrestas en ili, malgraŭ peniga elspirado. Sekve la oksigeniĝo de la sango suferas kaj aperas dispneo (malfacila spirado), ne grava ĉe la komenco, kiu intensiĝas pro malvarma aero kaj pro infektoj de la supraj spiraj kanaloj. La bronka ob-strukco pro sekreciaĵoj estigas fortan tusadon dumnokte kaj precipe ĉe vekiĝo, kaŭze de la dumnokte akumulita sekrecio. Finfine aperas nenor-mala trograndiĝo de la dekstra koro, blua haŭtkoloro kaj malgrasiĝo. Tiu malsano nomiĝas emfizemo kaj povas esti sukcese kuracata nur se la le-zoj de la histoj ne estas ankoraŭ tro gravaj.

Ĉe emfizemo faru la jenon:

Se vi suferas de kronika bronkito, kuracu ĝin unue laŭ la supraj indikoj.

Loĝu prefere en kamparo. Manĝu modere, aplikante vegetaran dieton kun tre malmulta salo, kaj ripozu post la manĝoj. Evitu tabakon, alkoholaĵojn, panon kaj farunaĵojn. Trinku tizanojn de sputigaj plantoj. Zorgu, ke viaj manoj kaj piedoj estu ĉiam varmaj. Vibra masaĝo de la torako estas rekomendinda.

Por malkongesti la pulmojn mergu tri fojojn semajne viajn manojn kaj antaŭbrakojn en akvon laŭeble varman dum 10-12 minutoj kaj tuj poste en malvarman akvon dum nur kelkaj sekundoj; kaj la aliajn tagojn de la semajno faru la samon kun viaj piedoj kaj kruroj ĝis la genuoj. Metodaj spiraj ekzercoj estas tre gravaj kaj konsistas resume en rapida kaj mallonga enspirado kaj malrapida longa elspirado iom nur eble. Dum tiuj ekzercoj kliniĝu iom antaŭen por restarigi la diafragman spiradon. Krome, gimnastikaj ekzercoj povas tre plibonigi la ĝeneralan farton de la emfizemuloj; sed devas esti singardeme farataj, prefere sub gvidado de kompetentulo.



supren

Pulma inflamo (pulmito au' pneu'monio) / Kronika bronkito

© 2005-2007 MZ-Verlag