|
|
 |
 |
 |
 |
Kronika bronkito
|
|
|
Ĉe kronika bronkito apliku vegetaran dieton, sed ne manĝu panon kaj farunaĵojn; faru du fojojn ĉiutage spirajn ekzercojn; prenu 2-3 fojojn ĉiusemajne vaporbanon al via busto kun folioj de eŭkalipto, pino aŭ mento, kiel supre indikite; en bona vetero elmetu vian tute nudan korpon al la sunaj radioj dum 10-20 minutoj (sunbano); malproksime de la manĝoj trinku tizanojn de alteo, tusilago, poligalo, violfloroj aŭ iu alia sputiga planto ekzistanta en via lando. Se la tusado estas tro forta, mildigu ĝin trinkante tizanon de papaveto.
Post resaniĝo konvenas somere hardi la haŭton kaj bronkojn kontraŭ la varioj de temperaturo pere de aerbano, restante nuda en kontakto kun la aero dum kelkaj minutoj ĉiutage, aŭ frotante 2-3 fojojn semajne la tutan korpon per tuko trempita en malvarman (iom varmetan la unuajn fojojn, se vi ne eltenas ĝin malvarma) akvon, salitan aŭ ne, dum 1-2 minutoj.
|
supren
|
Emfizemo / Bronkektazio
|
|
 |